El Popola Ĉinio>头条新闻>

Solvu la disputojn pri la Suda Ĉina Maro per amikaj konsiliĝoj kaj intertraktadoj

| 2016-06-15
Bookmark and Share


Zhai Jun, ĉina ambasadoro en Fancio (historia foto)
 

    La 13-an de junio en grava franca tagĵurnalo aperis artikolo verkita de Zhai Jun, ĉina ambasadoro en Francio. Li diris en la artikolo, ke la problemo pri la Suda Ĉina Maro koncernas multajn landojn kaj la plej fundamenta maniero por ĝin solvi estas, ke tiuj landoj rekte komunikiĝu unuj kun aliaj kaj faru koncedojn, ĉar konservi pacon kaj stabilecon en la Suda Ĉina Maro estas komuna profito de ĉiuj flankoj.

 

    Lia artikolo kun la titolo Klarigoj de la Problemo de la Suda Ĉina Maro aperis en la ĵurnalo Les Échos. En la artikolo Zhai Jun diris, ke bedaŭrinde la arbitracio, proponita de Filipinoj por unuflanke solvi la problemon, malobservas la interkonsenton kun Ĉinio por solvi la disputojn per intertraktadoj kaj konsiliĝoj. La decido fare de la internacia tribunalo, kiu nur laŭ sia volo alprenis al si jurisdikcion sur ĉi tiu kazo, iras kontraŭ la bazaj principoj kaj specifaj preskriboj de la Konvencio de UN pri Mara Juro. Pro tio, Ĉinio nek akceptas, nek partoprenas, nek rekonas la decidon, kaj esprimas profundan maltrankvilon pri misuzado de povoj kaj malprava etendigo de jurisdikcio de la tribunalo. Ĉinio opinias, ke kaj la arbitracio unuflanke proponita de Filipinoj kaj la proceduro fare de la tribunalo estas kontraŭleĝaj kaj nevalidaj.

 

    Zhai Jun montris, ke fakte ne estas problemo en libereco de navigacio en la Suda Ĉina Maro. En la lastaj jaroj, por plibonigi la vivon de lokaj loĝantoj, por pli bone fari serĉadon kaj savadon sur la maro kaj ankaŭ por milita defendo kaj konservo de suvereneco, Ĉinio sur kelkaj insuloj konstruis lumturon, aŭtomatan veter-stacion, maran observ-centron kaj instalaĵojn de mar-esplorado. Krome, Ĉinio liveris ankaŭ servon por la publika bono de la internacia komunumo. Oni akuzis, ke la menciitaj agadoj fare de Ĉinio signifas "militigon". Tio estas senbaza kaj neprava.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments