El Popola Ĉinio>头条新闻>

Atento povas esti infektita

| 2016-06-15
Bookmark and Share

 

    Kial en biblioteko, kafejo aŭ malferma oficejo vi havas pli altan efikecon en laboro aŭ lernado? Nova esploro malkovris la sekreton: atento povas esti infektita. Via atento koncentriĝas, kiam najbaraj homoj fiksas sian atenton sur iu afero.

 

    Esploristoj el la Universitato de Libereco de Bruselo antaŭ nelonge publikigis rezulton de esploro, ke la efikeco de ies laboro aŭ lernado influas la ĉirkaŭulojn, kaj tiu influo povas esti pozitiva aŭ negativa. Tial estas pli "saĝe" sidi apud homo kun alta efikeco.

 

    La rezulto estis publikigita en la usona ĵurnalo Psikonomika Bulteno kaj Recenzo. La ĉefaŭtoro de la artikolo, doktoro pri kogna psikologio el la Universitato de Libereco de Bruselo, kaj lia teamo faris eksperimenton: 38 volontuloj sidas unu apud alia, kaj ĉiu duopo uzas unu komputilon kaj klavaron. Kiam specifa kolora peco aperas sur la ekrano, ili devas premi rilatan klavon. La eksperimento trovis, ke kiam la partoprenantoj koncentriĝas al pli malfacila testo, ilia animstato povas pliigi la atenton de la apudaj homoj. Pli interese, la rezulto restas sama, eĉ se la partoprenantoj ne povas vidi unu la alian.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments