El Popola Ĉinio>头条新闻>

Konstruataj en Ĉinio urbaj fervojoj kun longo de pli ol 4 400 kilometroj

| 2016-06-15
Bookmark and Share

 

    La 14an de junio en Ŝanhajo raportisto informiĝis el la 11a Ĉina Internacia Fervoj-Metroa Ekspozicio, ke nun estas konstruataj 4 448 kilometroj da urbaj fervojoj en Ĉinio.

 

    Ĉina Internacia Inĝenieria Konsultiĝa Kompanio, unu el la organizantoj de la ekspozicio, diris, ke ĝis la fino de 2015 estis aprobitaj planoj de 44 ĉinaj urboj pri konstruado de fervojo aŭ metroo; 26 urboj havas entute 116 fervojajn liniojn kun la totala longo de 3 618 kilometroj. Interalie, metroaj linioj kalkuliĝis al 2 658 kilometroj, okupante 73,4% de la totalo, dum 960 kilometroj alispecaj okupis 26,6%.

 

    Laŭ statistikoj, la nove aldonitaj urbaj fervojlinioj en 2015 kalkuliĝis al 445 kilometroj, je 14% pli multe ol la antaŭa jaro. En la tuta jaro la urbaj fervojoj transportis 13,8 miliardojn da pasaĝeroj, je 9,5% pli multe ol la antaŭa jaro. Evidentiĝas la pliiĝo de linioj, pasaĝeroj kaj transportmodeloj.

 

    Laŭ prognozo ĝis 2020 urbaj fervojoj funkcios en 50 ĉinaj urboj kun la totala longo de 6 000 kilometroj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments