El Popola Ĉinio>头条新闻>

Preskaŭ 60 landoj publike subtenas starpunkton de Ĉinio pri la Suda Ĉina Maro

| 2016-06-16
Bookmark and Share

 

    La 14an de junio en regula konferenco de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj raportisto demandis, ĉu estas la atingo de la ĉina registaro, ke preskaŭ 60 landoj, inkluzive de Sieraleono kaj Kenjo, publike subtenas la vidpunkton de Ĉinio pri la demando de la Suda Ĉina Maro, kaj ĉu la ĉina registaro klopodas por kreskigi la nombron de landoj subtenantaj ĝian vidpunkton pri la demando de la Suda Ĉina Maro?

 

    Proparolanto de la ministerio Lu Kang diris, ke la demando pri la Suda Ĉina Maro estas inter Ĉinio kaj kelkaj landoj ĉirkaŭ la Suda Ĉina Maro. Ĉinio neniam konsentas internaciigi la demandon. Ambaŭ dokumentoj, ĉu la Deklaracio pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro atingita en 2002, ĉu la "du-voja aliro" proponita de la membroŝtatoj el la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, rekomendas, ke disputoj pri rilataj insul-rifoj devas esti solvitaj de rekte koncernataj landoj per intertraktado kaj konsiliĝo surbaze de historiaj faktoj kaj laŭ internacia leĝo. Ĝuste pro tiu pensado en la lastaj jardekoj diverĝoj en la Suda Ĉina Maro estis bone regataj, kaj komerca navigado kaj libera superflugo neniam spertis problemon.

 

    Li diris, ke en la lastaj jaroj iuj landoj insistis troigi kaj eĉ pliigi la streĉecon en la regiono por siaj interesoj kaj sen konsidero de la bono de koncernaj landoj kaj popoloj. Ili difektis regularojn kaj la internacian leĝon sub la masko de konservado de reguloj, konfuzis nigron kun blanko, kaj manipulis publikan opinion por senkreditigi Ĉinion.

 

    "En tia situacio iuj landoj amikaj al Ĉinio informiĝis pri la vero. Sciiĝinte pri la faktoj, ili, inkluzive de Sieraleono kaj Kenjo ĵus menciitaj de vi kaj kelkdek aliaj antaŭ ili, eligis justan voĉon. Ĉi tie ni ilin laŭdas kaj dankas. Tio montras ankaŭ, ke justo estas subtenata de plejmulto." Lu diris, ke la landoj, kiuj senkreditigis Ĉinion, ne nomu sin la internacia komunumo, ĉar manipulado de publika opinio ne povas kaŝi la veron, kaj sep-ok landoj ne povas reprezenti la internacian komunumon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments