Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Naturo kaj Mediprotektado> Mediprotektado

Ekologia sepulto populariĝas en Ĉinio

| 2016-06-17
Bookmark and Share

de Liu Zijia

 

    Kion vi preferas post la morto, ĉu lasi vin enterigi en senanima skatolo aŭ fari vian cindron sterko por plantoj? Ĉinio deziras, ke ĝiaj civitanoj elektu la lastan.

 

     Ĉinoj tradicie kredis, ke animoj povas ripozi en paco, nur se ilia korpo estas kovrita per grundo, kaj la kutimo estis rigardata kiel respektego al la mortintoj. Ĉinoj atribuis grandan gravecon al funebra ceremonio, ĉar ili opiniis, ke la morto estas la komenco de alia vivo.

 

    Riĉuloj deziris vivi plu luksan vivon, kaj potenculoj volis resti potencaj en alia mondo. En antikva Ĉinio ĉiu imperiestro konstruigis tombon por si je grandega kosto. La plej grandioza estas la maŭzoleo de Qin Shi Huang, la unua imperiestro de la dinastio Qin. Ĝi kovras areon de 56,25 kvadrataj kilometroj. La argilaj figuroj de soldatoj kaj ĉevaloj, kolekto de tombaj trezoroj, kopiis la potencan armeon de la imperiestro, kiu konkeris kaj unuigis ses regnojn.

 

    Nun en ĉinaj urboj kun limigita spaco, morto fariĝas multekosta afero, ĉar la prezo de tero por tomboj rapide kreskas kun tiu por loĝdomoj. Laŭ oficialaj donitaĵoj, la averaĝa kosto de funebra servo en 2015 en Pekino estis 70 000 juanoj (proksimume 9 500 eŭroj), inkluzive de tombo. Timante la kreskantajn kostojn, multaj maljunuloj hastas nun aĉeti tombon por si mem.

 


Amastombejo
 

    La amastombejo Baling en Xi'an estas unu el la plej grandaj tombejoj en nord-okcidenta Ĉinio. Tie kuŝas pli ol 20 000 tomboj. Inter ili estas cent luksaj tomboj, ekzemple familiaj tombolokoj kaj pavilon-tomboj. La ĉerko estas enterigita sub pavilono kun gravuritaj koloraj pentraĵoj, floroj kaj ideogramoj. Tomboj por ties posteuloj estas rezervitaj ĉirkaŭ la pavilono.

 

     Funkciulo de la tombejo diris, ke la prezo de pavilono varias laŭ la grandeco kaj situo, kaj la plej luksa kostas 700 000 juanojn. La plej multekosta estas familia tomboloko, kiu kostas milionon da juanoj kaj estas akirebla per antaŭmendo.

 


Luksa tombo
 

    La funebra servo en la tuta lando respondas la alvokon de la registaro por space ŝparaj kaj ekologie amikaj alternativoj al kutima entombigo. La ministerio pri civilaj aferoj kaj ok aliaj ministerioj publikigis cirkuleron pri tio en februaro. La ĉina registaro rekomendas tiel nomatan ekologian sepulton por certigi harmonion inter la homoj kaj la naturo.

 

    La cindroj de pli ol 13 700 mortintoj en Pekino estis disŝutitaj en maron ekde 1994, kiam tiu servo estis anoncita. Mara sepulto populariĝas meze de la forta instigo de la registaro. La pekina centro de funebra servo disŝutis la cindrojn de pli ol 2 000 mortintoj en maron en la pasinta jaro, duoble pli multe ol en 2012.

 


Mara sepulto
 

    Multaj elektas la servon pro financaj kialoj, tamen pli da pekinanoj akceptas ĝin pro konscio pri mediprotekto. La servo disponeblas senpage ekde 2009. La centro organizas du tiajn ceremoniojn preskaŭ en ĉiu semajno de marto ĝis novembro.

 

    En Ŝanhajo funebra entrepreno komencis proponi al klientoj la servon transformi kremaciitajn restaĵojn de iliaj familianoj en kristalajn akcesoraĵojn, kiel ekzemple ringojn kaj pendaĵojn. La Municipa Funebra Domo de Ŝanhajo proponas la servon kiel solvon al manko de tero por tombejoj. Ĝi anoncis la servon en aprilo antaŭ la festo Qingming, en kiu ĉinoj vizitas la tombojn de siaj parencoj por ilin rememori. La funebra domo diris, ke ili uzas alttemperaturan bruladon por transformi cindron en kompaktan strukturon, kiu estas malmola same kiel kristalo kaj povas esti kolorigita.

 

    Funebruloj ĉe la Municipa Funebra Domo povas akiri juvelon faritan el la cindro de ilia familiano kontraŭ 17 900 juanoj. La funebra domo diris, ke la prezo falos, se tiu servo populariĝos.

 

    Multaj provincoj diris, ke tombeja spaco elĉerpiĝos en la venontaj dek jaroj, se ili ne konstruos novajn tombejojn, ĉar pli ol naŭ milionoj da homoj mortas ĉiujare en Ĉinio. La cifero kreskos plu en tiu maljuniĝanta socio.

 

    Sed la disvastigo de space ŝparaj kaj ekologie amikaj alternativoj al kutima entombigo malfacile akcepteblas precipe en la kamparo kaj regionoj loĝataj de etnaj minoritatoj, kie enterigo de kadavroj restas permesita.

 

    La registaro instigas siajn civitanojn enterigi cindron sub arboj aŭ floroj aŭ disŝuti ilin en maron en regionoj kun severa kremaci-politiko. Ĝi rekomendas profundan enterigon kaj malgrandajn tombojn en la ceteraj regionoj. La registaro subvencias la elekton de ekologia sepulto.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments