El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazos en Pekino la 13-a Ĉina Internacia Ĥor-Festivalo

| 2016-06-17
Bookmark and Share

    De la 26-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto daŭros en Pekino la 13-a Ĉina Internacia Ĥor-Festivalo kaj la Kongreso de Ĥor-edukado de la Internacia Federacio de Ĥor-Muziko (International Federation for Choral Music, IFCM). Dum tiuj kunvenoj 11 mil kant-amatoroj de 238 ĥoroj el 44 landoj kaj regionoj kunkantos en Pekino. La nombro de la lokoj de kie venos la partoprenontoj superas tiun de la antaŭaj festivaloj.

 


La 15-an de junio okazis la gazetara konferenco pri la 13-a Ĉina Internacia Ĥor-Festivalo. Infanoj ĥore kantis en la konferenco.
 


La 15-an de junio okazis la gazetara konferenco pri la 13-a Ĉina Internacia Ĥor-Festivalo. Infanoj ĥore kantis en la konferenco.
 

    Al la festivalo ĉeestos homoj el pli ol 20 landoj laŭ "Unu Zono kaj Unu Vojo" kaj tiuj el 10 landoj, kiuj estas membroj, observantoj aŭ partneraj landoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO). Por celebri la 15-jaran jubileon de la organizo, la ĉina kultura ministerio aldonis al la festivalo la aranĝon "Ĥoroj en Somera Tendaro por ŜKO" kiel la unuafojan kulturan interŝanĝon de la membroj de ŜKO. Kaj la alveno de junulara ĉambra ĥoro el Kostariko konsistigos gravan parton de la programo "La Jaro por Kultura Interŝanĝo inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko".

 

    Samtempe, estis por la unua fojo ke la edukaj administrantoj de la municipoj Pekino, Tianjin kaj la provinco Hebei kune venigos tutlandajn respondeculojn pri estetika edukado kaj koncernajn fakulojn por interŝanĝi opiniojn kun diverslandaj specialistoj.

 

    Kiel sola ŝtatnivela aranĝo de Ĉinio pri ĥoro kun internacieco, la festivalo komenciĝis en 1992. Ĝis nun, ĝi jam okazis 12 fojojn.

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments