El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nova mondo: slogano por Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj

| 2016-06-17
Bookmark and Share

 

    La 14an de junio en la olimpika parko Barra la organiza komitato de la Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj publikigis la sloganon "Nova mondo" por la Olimpikoj kaj Paralimpikoj de 2016, esperante, ke sporto alportu pli bonajn ŝanĝiĝojn al la tuta mondo.

 

    Tiutage en la olimpika parko Barra la organiza komitato de la Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj okazigis specialan solenaĵon por publikigi medalojn kaj sloganon de la Olimpikoj. Ankaŭ prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato Thomas Bach, kiu ĉeestis aranĝon en Pekino antaŭ kelkaj tagoj, flugis al Rio-de-Ĵanejro por la solenaĵo.

 

    Same kiel la torĉo, medaloj kaj maskotoj de la Olimpikoj, la olimpika slogano estas ŝlosila por distingi de aliaj la Rio-de-Ĵanejrajn Olimpikojn. La kerna koncepto de la slogano de ĉi-jaraj olimpikoj estas unuiĝo, respekto al diverseco kaj aspiro al ŝanĝiĝo.

 

    Bach diris en sia parolo: "La olimpika slogano enkorpigas la tutaĵon de la olimpika movado -- fari la mondon pli bela. Ĉi tie en Rio vi prenos la Olimpikojn kiel bonegan sperton, ĉar estos Rio-de-Ĵanejro antaŭ la Olimpikoj kaj alia post la Olimpikoj, nova kaj pli bona. La estonteco estas por la junularo de Brazilo. Ni renkontiĝu post 52 tagoj!"

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments