El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio kaj Serbio establis amplekse strategian partnerecon

| 2016-06-20
Bookmark and Share

 

    Sabate ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun serba prezidento Tomislav Nikolic. La du flankoj profunde interŝanĝis opiniojn pri la duflankaj rilatoj kaj kune zorgataj demandoj kaj atingis vastajn konsentojn. La du ŝtatestroj kune decidis altigi la dulandajn rilatojn al amplekse strategia partnereco por antaŭenpuŝi la dulandajn rilatojn al nova stepo.

 

    Xi diris, ke nun la tradiciaj amikaj rilatoj inter la du landoj frontas al nova ŝanco. Teni altnivelan disvolvadon de la dulandaj rilatoj konformas al kuna deziro de la du popoloj kaj konformas al bezono de disvolvado kaj prosperigo de la du landoj. Ni volas klopodi kune kun Serbio, plue fortigi reciprokan politikan konfidon, profundigi reciproke utilan kunlaboron multigi komprenon inter popoloj kaj senĉese plivastigi kunlaboran platformon de la du flankoj.

 

    Tomislav Nikolic diris, ke la serba popolo havas sinceran amikecon kun la ĉina popolo. La serba popolo ĝojas pro atingoj de ekonomia kaj socia disvolvado de Ĉinio, altigo de vivnivelo de la ĉina popolo kaj kreskanta influo de Ĉinio en internaciaj aferoj. Oni kredas, ke la vizito de Xi akcelos ampleksan disvolvadon de la dulandaj rilatoj kaj profundigos ĉiuflankan kunlaboron inter la du flankoj.

 

    La du ŝtatestroj atingis multajn gravaj konsentojn kaj unuece decidis establi amplekse strategian partnerecon inter Ĉinio kaj Serbio por doni novan viglecon al tradicia amikeco inter la du landoj kaj alporti pli multe da efikaj profitoj al la du popoloj en ĉiuflankaj kunlaboroj.

 

    Post la interkonsento, la du ŝtatestroj kune subskribis "Komunan Deklaron pri Establo de Amplekse Strategia Partnereco inter Ĉina Popola Respubliko kaj Serba Respubliko" kaj ĉeestis subskribon de kunlaboraj dokumentoj en produktkapablo, financo, infrastruktura konstruado, komerco, energio, telekomunikado, scienctekniko, kulturo kaj turismo.

 

(el ĈRI)

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments