El Popola Ĉinio>头条新闻>

Renkontiĝis ĉina kaj pola ŝtatestroj

| 2016-06-20
Bookmark and Share

 

    La 19an de junio ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan atingis la polan ĉefurbon Varsovio kaj laŭ invito vizitis Belweder-palacon tiuvespere.

 

    Xi diris, ke Pollando situante ĉe la eŭrazia vojkruciĝo kaj ĉe la nodo de la Sukcena Vojo kun la Silka Vojo havas apartan geografian avantaĝon. Ĉinio esperas, ke Pollando povos partopreni en la konstruado de "La Zono kaj Vojo", kaj volas fortigi kunlaboron kadre de "La Zono kaj Vojo" kun Pollando por ekspluati potencialon de kunlaboro en interligo kaj interlaboro, infrastruktura konstruado kaj aliaj kampoj por akiri pliajn atingojn. Ĉinio ankaŭ deziras, ke Pollando, unu el la fondinto-landoj de la Azia Infrastruktura Invest-Banko (AIIB), aktive partoprenu en disvolvado de la banko.

 

    Pola prezidento Andrzej Duda diris, ke lastjare li faris ŝtatan viziton al Ĉinio, kaj lin profunde impresis grandaj atingoj de Ĉinio en ĝia ekonomia kaj socia disvolvado. En la lastaj jaroj la duflanka kunlaboro en diversaj rondoj rikoltis multajn fruktojn. Li kredis, ke la vizito de prezidanto Xi plialtigos la nivelon de la pola-ĉinaj rilatoj. Pollando kiel fondinto-lando de AIIB volas aktive partopreni en la konstruado de "La Zono kaj Vojo" kaj profundigi kunlaboron en la kampoj de infrastruktura konstruado, fervojo kaj loĝistiko. Pollando tenas bonan kunlaboron kun aliaj landoj en Centra kaj Orienta Eŭropo kaj deziras antaŭenigi kunlaboron inter Ĉinio kaj tiuj landoj por akiri pliajn atingojn.

 

    Pollando estas la dua stacio de la vojaĝo de prezidanto Xi. Li faros ŝtatan viziton ankaŭ al Uzbekio kaj ĉeestos la pintkunvenon de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo en Taŝkento.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments