El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fremdlandaj amaskomunikiloj: kunlaboroj inter Ĉinio kaj Serbio eniros en prosperan periodon

| 2016-06-21
Bookmark and Share

 
 

La 18-an de junio Xi Jinping kaj Tomislav Nikolic interparolis en Beogrado. (Foto de Li Tao, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    La 18-an de junio en Beogrado, ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun serba prezidento Tomislav Nikolic. Fremdlandaj amaskomunikiloj opinias, ke la vizito de Xi Jinping estas vojaĝo por rapidigi plenumon de la propono "La Zono kaj Vojo", kaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj Serbio eniros en prosperan periodon.

 

    La novaĵ-agentejo Reuters raportis en la 18-a de junio, ke dum sia restado en Serbio ĉina prezidanto Xi Jinping subskribis pli ol 20 interkonsentojn pri interŝanĝo de mono, renovigeblaj rimedoj, konstruado de aŭtovojoj ktp. Unu el la celoj de lia vizito estas antaŭenpuŝi la proponon "La Zono kaj Vojo" por ke ĉinaj kompanioj starigu novajn ekonomiajn kaj komercajn interrilatojn kun eŭropaj landoj. La raporto diris, ke Xi Jinping montris, ke Serbio estas grava kunlabora partnero de la propono "La Zono kaj Vojo", ankaŭ Tomislav Nikolic esprimis, ke Serbio volas fariĝi la plej grava kunlabora partnero de Ĉinio en tiu regiono.

 

    The Associated Press raportis en la sama tago, ke Ĉinio kaj Serbio subskribis serion da interkonsentoj pri duflankaj kunlaboroj, Xi Jinping diris, ke Ĉinio deziras profundigi ligon kun Serbio, tio montras, ke Ĉinio volas plue disvolviĝi en Eŭropo.

 

    La 16-an de junio, la serba novaĵ-agentejo Tanjug aperigis artikolon sub la titolo "La vizito de Xi Jinping enirigos kunlaborojn inter Ĉinio kaj Serbio en prosperan periodon". La artikolo citis dirojn de Tomislav Nikolic al ĉina raportisto, ke la vizito de Xi Jinping "skribos novan ĉapitron pri dulandaj kunlaboroj".

 

    Brita Financial Times publikigis la artikolon "La vizito de Xi Jinping bruligos esperon pri investo en Eŭropo". La artikolo montras, ke Xi Jinping dufoje vizitis orientan Eŭropon en la lastaj kvar monatoj, esperante, ke rapide kreskos investo de Ĉinio en tiu regiono.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments