El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina prezidanto Xi ĉeestis inaŭguron de Silkvoja Forumo kaj Pola-Ĉina Forumo pri Regiona Kunlaboro kaj Komerco

| 2016-06-21
Bookmark and Share

 

    La 20an de junio en Varsovio ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia pola paralelulo Andrzej Duda ĉeestis la inaŭguron de Silkvoja Forumo kaj Pola-Ĉina Forumo pri Regiona Kunlaboro kaj Komerco.

 

    Xi Jinping rimarkigis, ke la iniciato "La Zono kaj Vojo" prezentita antaŭ tri jaroj ricevis pozitivan respondon de koncernataj landoj. Tio montris, ke la spirito de lernado unu de alia, reciproka profito kaj kungajno daŭris mil jarojn, kaj la ideo pri paca kunlaboro, malfermo kaj inkluzivo disvastiĝis laŭ la Silka Vojo. Koncernataj landoj havas malsamajn kondiĉojn kaj malsamajn kulturojn kaj estas en malsamaj periodoj de evoluado, tial ili devas respekti kaj inkluzivi la diferencojn dum kunekzisto kaj helpi la malriĉajn dum kunlaboro por egala disvolvado. La konstruado de "La Zono kaj Vojo" estas komuna afero por ĉiuj koncernataj landoj, kaj ili devas klopodi por kunlaboro, disvolvado kaj divido de la profito.

 

    Polaj prezidento Andrzej Duda kaj ĉefministro Beata Szydlo diris en siaj paroladoj, ke la Silka Vojo kunligas Eŭropon kaj Azion hieraŭ kaj hodiaŭ. Pollando subtenas la iniciaton "La Zono kaj Vojo". Ĝi estas unu el la fruaj aliĝintoj al la Azia Infrastruktura Invest-Banko kaj sin devontigas al eŭropa-azia kunlaboro. La kunligo de la Silka Vojo kaj la Sukcena Vojo povos ludi pli gravan rolon por eŭrazia sekureco kaj prospero. Dum la vizito de prezidanto Xi en Pollando, la du landoj altigis siajn rilatojn ĝis ampleksa strategia partnereco, kio stimulos grandan potencialon de duflanka kunlaboro en ekonomio, komerco, scienco kaj lokaj interŝanĝoj kaj profitigos la du landojn kaj iliajn popolojn.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments