El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina prezidanto Xi vizitis la antikvan urbon Buĥoro de Uzbekio

| 2016-06-22
Bookmark and Share

 

    Posttagmeze de la 21a de junio ĉina prezidanto Xi Jinping, kiu faras ŝtatan viziton en Uzbekio, vizitis la antikvan urbon Buĥoro kiel vivantan fosilion sur la Silka Vojo, en akompano de uzbeka ĉefministro Shavkat Mirziyoev.

 

    Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan unue atingis Ark-fortreson. Grandioza muro kaj alta kaj majesta arkaĵo atestis ŝanĝiĝojn de la antikva urbo.

 

    Poste ili iris al la Maŭzoleo Samanid en la centra parko de Buĥoro. La antikvaj arkitektoj konstruis apartajn tegmenton kaj murojn de la maŭzoleo el unukoloraj brikoj masonitaj en 22 malsamaj manieroj. Ĝi estas rigardata kiel trezoro de antikva arkitekturo en la Centra Azio.

 

    Ili ankaŭ eniris en metiejon de tapiŝo kaj silko apud la arkitektura ensemblo Poi Kalyan en la malnova urbocentro. Tie lertaj teksistoj estis farantaj tradician tapiŝon kun koloraj desegnoj.

 

    Xi diris, ke Buĥoro estas brila perlo sur la antikva Silka Vojo, kaj la vizito pli bone komprenigas al li la historian ligitecon inter Ĉinio kaj Uzbekio, ĉar tio helpas daŭrigi la silkvojan spiriton, akceli amikecon inter la du popoloj kaj antaŭenigi la konstruadon de "La Zono kaj Vojo".

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments