El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping interparolis kun Islam Karimov

| 2016-06-23
Bookmark and Share


Xi Jinping kaj Islam Karimov interparolas en Kaŝkento, Uzbekio. (Foto de Rao Aimin, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    La 22-an de junio ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun uzbeka prezidento Islam Karimov en Kaŝkento, Uzbekio. La du ŝtatestroj alte taksis la tradician amikecon inter Ĉinio kaj Uzbekio kaj la riĉajn fruktojn de disvolvado de duflankaj interrilatoj. Ili unuanime decidis starigi ĉiuflankajn strategiajn partnerajn rilatojn inter Ĉinio kaj Uzbekio por plue antaŭenpuŝi kunlaborojn inter la du landoj.

 

    Xi Jinping emfazis, ke de 2012 post starigo de la strategiaj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Uzbekio, duflankaj kunlaboroj rapide disvolviĝas, reciproka politika fido, ambaŭflank-profita kunlaboro kaj strategia kunordigo ĉiuflanke antaŭeniĝas kaj rezultas en riĉaj rikoltoj. Ĉinio volontas intimigi kunlaborojn kun Uzbekio por ke la disvolvado de la dulandaj interrilatoj atingu pli multe da praktikaj rezultoj.

 

    Islam Karimov diris, ke Uzbekio estas bona najbaro kaj partnero de Ĉinio. La ĉi-foja ŝtatafera vizito de Xi Jinping al Uzbekio plue antaŭenpuŝos la tradician amikecon de la du landoj kaj reciprok-profitan kunlaboron. Uzbekio subtenas la grandan aferon de Ĉinio por unuigo de la lando, subtenas la principon kaj starpunkton de Ĉinio pri aferoj de Taiwan kaj Tibeto, deziras profundigi kunlaborojn kun Ĉinio en ekonomio, komerco, popola vivo, kulturo, edukado, sekureco, infrastrukturo kaj aliaj kampoj. Uzbekio laŭdas la pozitivan rolon de Ĉinio en internaciaj aferoj, deziras intensigi komunikadon kaj kunordigon kun Ĉinio en gravaj aferoj internaciaj kaj regionaj, kaj intimigi reciprokajn kunlaborojn kadre de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo.

 

    La du ŝtatestroj unuanime decidis levi la rilatojn inter Ĉinio kaj Uzbekio al la ĉiuflankaj strategiaj partneraj rilatoj, plifirmigi la amikecon dum generacioj kaj profundigi reciprok-profitan kunlaboron.

 

    Post la interparolo la du ŝtatestroj subskribis la "Komunan Deklaracion inter la Ĉina Popola Respubliko kaj la Respubliko de Uzbekio", atestis subskribon de dokumentoj pri duflankaj kunlaboroj en diplomatio, ekonomio, komerco, intelekta proprieto, monkolektado kaj aliaj kampoj, kaj kune intervidiĝis kun raportistoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments