El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fakuloj: arbitracio de Suda Ĉina Maro ne rajtas juĝi la teritorian suverenecon

| 2016-06-23
Bookmark and Share

 

    Yi Xianhe, ĉefspecialisto el la Ĉina Instituto de Landlimaj kaj Maraj Studoj sub la Wuhan-a Universitato kaj membro de Instituto de Internacia Juro, diris, ke la esenco de la arbitracio iniciatita de Filipinoj estas demando pri teritoria suvereneco super kelkaj rifoj en la Suda Ĉina Maro kaj pri mara demarkacio kun Ĉinio. La demando pri teritoria suvereneco transpasas la interpreton aŭ aplikeblan amplekson de la Konvencio de UN pri Mara Juro kaj ne estas sub la jurisdikcio de la arbitracio. En la kadro de specifa geografio de la Suda Ĉina Maro, rilataj demandoj certe havas influon sur maran demarkacion inter Ĉinio kaj Filipinoj. Tial en 2006 Ĉinio publikigis ekskluzivan deklaron rilate al interpreto aŭ aplikeblo de klaŭzoj de la konvencio por la demarkcio, kaj la disputoj ne devas esti submetitaj al arbitracio.

 

    Xue Li, vicdirektoro de la sekcio pri internacia strategio de la Instituto de Monda Ekonomio kaj Politiko sub la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, diris, ke la arbitracio ne sin tenas je objektiveco kaj justeco, sed misinterpretis la kondiĉojn de la konvencio por flati Filipinojn, kio damaĝas la justecon de la tria partio.

 

    Zhang Zuxing, vicprofesoro de la Instituto de Internacaj Rilatoj sub la Universitato Sun Yat-Sen, diris, ke la 298a artikolo de la konvencio permesas al koncernataj landoj ekskluzivi disputojn pri historia proprieto el la deviga disput-solva procezo de la konvencio. Tial dum reala juĝado la arbitracia tribunalo neeviteble interpretas la kondiĉojn pri historia proprieto. Tamen en la kadro de la mara leĝo kaj ĝenerala internacia leĝo, historiaj rajtoj aŭ proprieto ne havas ekzaktan difinon, kaj la interpreto de tiaj kondiĉoj transpasas la jurisdikcion de la arbitracio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments