El Popola Ĉinio>头条新闻>

Peng Liyuan kaj Tatyana Karimova vizitis Konfucean Instituton de Taŝkento

| 2016-06-23
Bookmark and Share


Lernantoj prezentas florojn al Peng Liyuan kaj Tatyana Karimova. (Foto de Ding Lin, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    Posttagmeze de la 22-a de junio laŭ la loka tempo, Peng Liyuan, edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping, kaj Tatyana Karimova, edzino de uzbeka prezidento Islam Karimov, vizitis Konfucean Instituton de Taŝkento.

 


Peng Liyuan kaj Tatyana Karimova en la biblioteko de la konfucea instituto (Foto de Ding Lin, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    En biblioteko de la instituto uzbekflanka direktoro konigis staton pri libroj kolektitaj en la instituto. Peng Liyuan transdonis al la instituto liston de libroj donacitaj de Ĉinio. Ŝi kuraĝigis lernantojn multe legi kaj legi bonajn librojn por altigi la kapablon servi al la hejmlando kaj ĝia popolo.

 

    Peng Liyuan kaj Tatyana Karimova iris en la kaligrafian klasĉambron, kie ĉina instruisto instruas lernantojn skribi la ĉinan ideogramon "学" (lerni).

 


Peng Liyuan en farado de jiaozi-o (Foto de Ding Lin, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    En la kuirarta klasĉambro, lernantoj lernas faradon de jiaozi-o. Laŭ peto de la lernantoj, Peng Liyuan demonstris faradon de jiaozi-o kaj lernantoj -- tiun de bakita baŭzi-o, tradicia manĝaĵo de Uzbekio.

 

    Peng kaj Karimova spektis ankaŭ prezentadon de ĉinlingvaj kantoj kaj dancoj fare de lernantoj. Peng deziras, ke la instituto trejnu pli multe da eminentaj talentuloj por amika komunikado inter Ĉinio kaj Uzbekio kaj faros pli grandan kontribuon por kultura interŝanĝo inter la du landoj.

 

    La Konfucea Instituto de Taŝkento estas la unua konfucea instituto en centra Azio kaj unu el la unuaj konfuceaj institutoj establitaj de Ĉinio eksterlande.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments