Miaj fojaj promenadoj en Pekino kaj ĉirkaŭaĵoj

| 2016-06-24
Bookmark and Share

    Mi decidis rakonti pri interesa sperto kiun mi havis iumatene. Oni invitis min partopreni en promenado kun kolegoj de mia laborejo al la parko Badachu. Mi devis ellitiĝi pli frue, atingi mian laborejon unu horo antaŭ la kutima alvenhoro, sed valoris la penon: amikoj de Ĉina Esperanto-Ligo estis atendantaj min kaj ni kune iris per aŭto al Badachu-parko.

 


Komence de la promenado en Badachu-parko

 

    Mi konfesas, ke se esperantisto vizitanta Pekinon pridemandos min kiel atingi tiun parkon, mi ne kapablos respondi, ĝuste ĉar mi iris per petveturo al la ejo, en la ĉirkaŭaĵoj de la urbo, sed mi memoras pri pluraj turismaj busoj dumvoje, do mi supozas ke ne estas malfacile por turistoj atingi ĝin.

 


Nia tuta grupo sur la monto. Dumvoje mi demetis mian puloveron pro la varmo

 

    Esplorante pri ĝi en interreto mi malkovris, ke tie troviĝas ok budhistaj temploj, sed neniun el ili mi vizitis. Mi simple renkontiĝis kun pluraj homoj kiuj laboras por la sama eldongrupo al kiu apartenas El Popola Ĉinio, kaj ni ĉiuj kune supreniris monton piede. Dumvoje oni klarigis al mi pri la signifo de pluraj antikvaj manskribaĵoj pentritaj aŭ skulptitaj en la ŝtonoj. Estas ankaŭ markoj kun nomoj de antikvaj dinastioj de Ĉinio.

 

    Por mi estis interesa oportuno esti en arbaro, en kontakto kun la naturo, kaj ankaŭ iom ekzerciĝi. Mi kredas ke ĝuste ekzerci nin estis la celo de tiu promenado, kaj tio rememorigas min pri alia epizodo, okazinta tuj post mia alveno en Ĉinio: estis promenado en la ĉirkaŭaĵoj de mia laborejo dum tagmanĝa paŭzo, kaj partoprenintoj ricevis donacetojn. Ni iris ĝis enirejo de Yuyuantan-parko, sed ne eniris ĝin. Reveninte al mia laborejo mi gajnis litotukon, donaco tre konvena por nova loĝanto de la urbo.

 


Redaktistoj de El Popola Ĉinio antaŭ la enirejo de Yuyuantan-parko, dum mia unua semano en Pekino

 

    Mi ankaŭ rememoris miajn promenadojn en arbaroj en Brazilo. Mi ĉiam ŝatis tion fari kun amikoj, kaj dum mia adolesko mi ĉiusabate iris promeni en arbaroj. Danke al tio mi konas plurajn interesajn lokojn en mia hejmurbo, kiujn malmultaj homoj konas: padoj, rigardejoj, akvofaloj, riveroj, naturaj naĝbasenoj, ĉiuj kaŝitaj en arbaro. Dum la lastaj jaroj, tamen, Esperanto estis la lingvo uzata de mi dum plejmulto de miaj promenadoj eksterurbaj: renkontiĝoj de BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo) en Brazilo, postkongresaj ekskursoj de IJK en 2012 (Sa Pa, Vjetnamio) kaj 2013 (dezerto en Israelo, de la nordo ĝis la sudo de la lando akompanante la Mortan Maron).

 

    En Badachu-parko, post atingi la pinton de monto nia grupo kunfotiĝis. Mi supozis ke ni revenus piede, sed surprize ni gajnis biletojn por reveni per sledo kiu kuras sur metala trako. Mi neniam antaŭe spertis tion, kaj estis interesa travivaĵo, ja pli amuza ol mi antaŭe supozis. Alternativo, kaj por supreniri kaj por subeniri la monton, estas telfero, kiun mi ne uzis, tamen povas esti tre konvena por homoj kiuj ne volas aŭ ne povas piediri. En multaj vidindaĵoj de Ĉinio troveblas tiuj facilaĵoj.

 


Belaj simiaj statuoj sur antikva arbo en Badachu-parko: bonvenigo al la Jaro de Simio

 

    Kaj ni revenis laborejen kun bonaj rememoroj pri la agrablaj horoj en Badachu. Pro riparado de la bela pordego ĉe la enirejo de la parko mi ne povis fari belan foton de ĝi, sed la loko havas multajn allogaĵojn. Mi neniam antaŭe aŭdis pri Badachu, kaj estis interesa sperto viziti ĝin, kiu ne allogas turistojn tiom multe kiel la plej famaj vidindaĵoj de Pekino, sed ne estas malpli interesa ol ili.

 


Homoj kolektiĝas antaŭ nia laborejo por kune promeni al Yuyuantan-parko

 

    Dum mi estis verkanta tiun ĉi artikolon oni avertis min pri nova promenado al Yuyuantan, ekzakte laŭ la sama itinero. Dum tagmanĝa paŭzo ni kune iris al la loko, kaj mi rememoris la pasintan fojon, dum aŭtuno, kun belaj flavaj folioj kovrantaj la arbojn kaj la plankon. Amaso da homoj kolektiĝis tie por fotiĝi antaŭ tiu belega pejzaĝo. Ĉi-foje la folioj estis verdaj, sed en ĝardenoj videblas belaj floroj. La naturo en Pekino estas ĉiam bela!

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments