El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tria kunveno de ŝtatestroj de Ĉinio, Rusio kaj Mongolio

| 2016-06-24
Bookmark and Share

 

    La 23an de junio en Taŝkento okazis la tria kunveno de ŝtatestroj de Ĉinio, Rusio kaj Mongolio.

 

    Ĉina prezidanto Xi Jinping, kiu prezidis la kunvenon, diris, ke la tri najbaraj landoj strikte kunlaboris, efektivigis sian mezlongperiodan vojmapon, kaj la kunlaboro en ekonomio kaj komerco, interhomaj interŝanĝoj, transporto, turismo kaj sporto akiris pozitivajn progreson kaj atingojn. Li diris, ke Ĉinio estas kontenta pri la triflanka kunlaboro. Li proponis, ke la tri landoj aktive antaŭenpuŝu triflankan ampleksan kunlaboron, integrante la Silkvojan Eknomian Zonon iniciatitan de Ĉinio, disvolvan strategion de Rusio, precipe la planon pri la transkontinenta fervojo, kaj la Stepan Vojon de Mongolio.

 

    Rusa prezidento Vladimir Putin diris, ke Rusio, Ĉinio kaj Mongolio estas bonaj najbaroj surbaze de egaleco, respekto kaj reciproka profito. Rusio klopodos kun Ĉinio kaj Mongolio por efektivigi transporton, infrastrukturan konstruadon, simpligon de landlimaj formalaĵoj kaj antaŭenigi regionan ekonomian integriĝon laŭ kunlabora konsento atingita de la tri landoj. Rusio volas akceli interhomajn interŝanĝojn de la tri landoj.

 

    Mongola prezidento Tsakhiagiin Elbegdorj diris, ke la plano de ekonomia koridoro inter la tri landoj estas tre grava. Mongolio volas labori kun Ĉinio kaj Rusio por akceli konstruadon de trafika infrastrukturo kaj fortigi ekonomian kunlaboron inter landlimaj regionoj. Mongolio ankaŭ esperas pluan kunlaboron kun Ĉinio kaj Rusio en agrikulturo kaj mildigo de naturaj katastrofoj.

 

    Post la kunveno la tri ŝtatestroj ĉeestis subskribon de dokumentoj pri kunlaboro, ekzemple plano pri ekonomia koridoro inter Ĉinio, Mongolio kaj Rusio, kaj interkonsento inter mongola kaj rusa doganoj pri superrigardo de difinitaj komercaĵoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments