El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio aprezas sintenon de Rusio pri demando de la Suda Ĉina Maro

| 2016-06-27
Bookmark and Share


Rusa ambasadoro en Ĉinio Andrei Denisov
 

    Ĉinio ĵaŭde aplaŭdis la rimarkojn de rusaj oficialuloj pri la demando de la Suda Ĉina Maro, nomante ilin justa voĉo de la internacia komunumo.

 

    Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio aprezas la sintenon de Rusio, kiu reflektas la realan situacion en la Suda Ĉina Maro kaj la radikon de la demando.

 

    Hua faris la rimarkon post komento de rusa ambasadoro al Ĉinio Andrei Denisov, kiu atribuis la streĉitan situacion en la regiono de la Suda Ĉina Maro al la enmiksiĝo de eksteraj landoj.

 

    Ankaŭ proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Maria Zakharova diris en gazetara konferenco en la 10a de junio, ke Rusio opinias, ke la interveno de ekstera partio nur faras la streĉitan situacion pli malbona.

 

    Hua diris, ke iuj landoj intervenis por siaj propraj interesoj, kaj iliaj agoj estigis regionan konflikton kaj puŝis la "militecigon" de la Suda Ĉina Maro. Ŝi urĝis koncernajn landojn respekti klopodojn por defendo de paco kaj stabileco en la Suda Ĉina Maro kaj ludi konstrueman rolon tiucele.

 

(el ĈRI)

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments