El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio gajnis la unuan lokon pri la nombro de oraj medaloj en la internacia konkurso "Ora Aglo--2016"

| 2016-06-27
Bookmark and Share


Ĉinaj tiraljoroj
 
    Posttagmeze de la 25-a de junio laŭ la loka tempo en Kazaĥio finiĝis la internacia konkurso inter specialaj tiraljoroj "Ora Aglo--2016". La ĉina embusk-teamo gajnis la unuan lokon en 7 el la 14 kampoj de la konkurso, tiun pri la nombro de medaloj kaj tiun pri oraj medaloj.
 
    La konkurso okazis en la milita trejnejo Spassk en Karaganda, kaj en ĝi partoprenis kvin tiraljoroj el la 26-a armeogrupo de la Ĉina Terarmeo. Ili konkuris kun tiraljoroj el Kazaĥio, Usono, Rusio, Belorusio, Britio kaj Pakistano.
 
    Kun efektiva bataleco, riskeco kaj krueleco la ĉi-foja konkurso temis ĉefe pri lerteco pri embuskado en komplikaj topografioj kaj variaj statoj. Dum la kvin-taga konkurso la tiraljoroj kun 25 kilogramoj da militaj ekipaĵoj devis plenumi ostaĝo-celtabulon, forigon de eksplodaĵoj, skoltantan pafadon, helpan pafadon, renkontiĝan pafadon, embuskadon de sentineloj, kontraŭ-bataladon de embusk-teamoj kaj aliajn disciplinojn por prikonkuri 17 medalojn kaj 15 orajn medalojn. La ĉina embusk-teamo gajnis la unuan lokon en 7 el la 14 disciplinoj, tiun de la nombro de medaloj kaj tiun de oraj medaloj per 9 medaloj kaj 7 oraj medaloj.
 
Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments