El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo: Ziye-kanto—La aŭtuna

| 2016-06-27
Bookmark and Share

 

Li Bai (701—762)

Ziye-kanto

—La aŭtuna

La tuta Chang'an estas nun banita en lunlumo.

Kaj ĉie eĥas vestobastonado laŭ kutimo.

Ne povas la aŭtuna vento iam ĝin forblovi,

Tiun etoson de Yumen, etoson de l' landlimo.

Kiam la malamikojn oni sukcesus disbati

Kaj l' edzo ĉesus militservi en la malproksimo!

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0/

0=0/ =0/ -0/ -0/ =0/ -0/ =0/

0=0/ -0/ =0/ =0/ =0/ -0/ =0/

=0/ 0=0/ 0-0/ 0=0/ -0/ =0/

=0/ 0-0/ =0/ =0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ =0/ -0/ =0/ -0/ -0/ =0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Trad. S.J.Zee)

 

    Jen estas la tria peco inter la poemserio Ziye-kanto versita de Li Bai. La poemo skribis pri la sopiro de edzino en aŭtuna nokto al sia edzo militseranta ĉe malproksima landlimo. Ŝi forte deziris, ke la milito finiĝu kiel eble pli frue kaj ŝia edzo povus liberiĝi de militservo. Kvankam la poemo ne rekte skribis pri amo, tamen ni povas legi profundan amon inter la linioj. Kvankam la poemo ne rekte parolis pri la kuranta situacio, tamen la enhavo intime ligiĝis kun la situacio de lando. Ĝi koloris je la stilo de poemoj pri landlima vivo.

 

    La poeto skribis unue pri pejzaĝo kaj poste pri homa sento. Ni povas rimarki, ke la homa sento ĉiam harmonie fandiĝis kun la pejzaĝo priskribata.

 

    La unua verso "La tuta Chang'an estas nun banita en lunlumo"skribis pri pejzaĝo, samtempe intime ligiĝis kun la temo kaj reliefigis la trajton de la aŭtuna sezono.

 

    En serena luna nokto, la urbo Chang'an dronis en sonoj de vestobastonado jen kaj jen aŭdiĝantaj. Tiu speciala "sonoj en aŭtuno",estis netolerebla incito al virinoj, kiuj sopiras pri sia edzo en malproksimo. Vidante la lunon oni eksopiras pri intimuloj en malproksimo, kio estis tradicia esprimo en la poezio de antikva Ĉinio. Krome, aŭtuno estis sezono, kiam la familianoj pretigas vintrajn vestaĵojn por la militservantoj, tial, skribo pri la luno vekis inspiron.

 

    La metropolo sub arĝenta luno ŝajnis tre kvieta. Tamen en la sonoj de vestobastonado kaŝiĝis doloroj de miloj kaj miloj da familioj. La aŭtuna vento ne ripozis. ĝi portis profundan sopiron pri la landlimaj gardantoj. Legantoj estas kortuŝitaj de tia sento. La finaj versoj estis revo de la edzino sopiranta kaj ankaŭ espero de la soldatoj. Tiuj du lastaj versoj faris la poemon kun multe pli profunda ideo kaj signifo de socio, esprimante la bonan deziron de popolanoj en antikva Ĉinio pri paca vivo.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments