El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo: Ziye-kanto—La vintra

| 2016-06-27
Bookmark and Share

 

Li Bai (701—762)

Ziye-kanto

—La vintra

Morgaŭ la kuriero jam veturos al la fronto,

Ĉi-nokte vati veston mi por mia kara penas.

Eĉ ĉe la tuŝo de la pinglo fingroj sentas froston,

despli glacias la tondilo! Kiel mi ĝin tenas?

La pretan veston nun mi sendas al la malproksimo.

Kiom da tagoj poste ĝi al mia edzo venas?

=0/ 0-0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0/

0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/ =0/ =0/

0-0/ =0/ -0/ =0/ =0/ =0/ =0/

-0/ 0=0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/

0=0/ =0/ -0/ =0/ -0/ -0/ =0/

=0/ 0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/ =0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Trad. Guozhu)

 

    Jen estas la kvara peco inter la poemserio Ziye-kanto versita de Li Bai.

 

    La poemo skribis ne pri pejzaĝo sed pri virino, kiu "nokte vatis veston" kaj ŝia sopiro al la edzo militservanta en malproksimo.

 

    La vestvatado okazis unu nokton plifrue antaŭ ekveturo de la kuriero, kiu sendos la vestojn al la soldatoj. Tiu tempo multe pliigis la abundon de intrigo kaj drameco de la poemo. Kvankam la aŭtoro ne malkaŝe skribis la vorton "urĝa",tamen de la informo, ke "Morgaŭ la kuriero jam veturos al la fronto" ni, legantoj, povas ĉie senti la urĝecon, kvazaŭ vidante, kiom intense kaj pene la virino laboris.

 

    Nia poeto ne detale skribis pri la konkreta procezo, kiel ŝi "vatis", kiel "tondis" kaj kiel "kudris". Li skribis nur la senton, kiam ŝi tuŝas la pinglon. La plej emfaza vorto estis "frosta". Je tuŝo de pinglo jam sentis malvarmon, desplie ŝi ankoraŭ devis teni frostan tondilon.

 

    Severe frosta vetero faris fingrojn mallertaj. Kaj la tempo ne volis ŝin atendi. Morgaŭ matene la kuriero tuj ekveturis. La maltrankvila kaj urĝa mieno vivece vidiĝis.

 

    De sia propra sento ŝi pensis pri la edzo en landlimo, kie certe estas ankoraŭ pli malvarma. Tial ŝi ankaŭ deziris, ke la kuriero ekveturu pli frue kaj pli rapide.

 

    "La pretan veston nun mi sendas al la malproksimo.

 

    Kiom da tagoj poste ĝi al mia edzo venas?"

 

    En tiu senpacienca demando ni povas ellegi ekstreme profundan senton kaj fortan prizorgon.

 

    Se la tria peco de la Ziye-kanto per nerekta maniero kreis amasan portreton de virinoj de la metropolo Chang'an, tiu ĉi kvara peco, tra kombino de figura kaj psika pentroj, donis al ni vivecan figuron de sopiranta virino, sukcese esprimante la ĉeftemon de la poemo.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments