El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo: Luna Nokto

| 2016-06-27
Bookmark and Share

 

Du Fu (712—770)

Luna Nokto

En Fuzhou la hodiaŭnoktan lunon

Rigardas la edzino unusola,

Ĉar la infanoj etaj ne scipovas

Ankoraŭ pensi pri la patro fora.

0-0/ -0/ -0/ =0/ =0/

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

0-0/ =0/ =0/ -0/ =0/

0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/

Ŝia harar' humidus de nebulo,

Kaj en purbrilo fridus la brakĉarmo.

Ho, kiam ĉe fenestro, prilumite,

Duopos ni kun sekigita larmo?

=0/ 0=0/ =0/ -0/ =0/

0-0/ =0/ =0/ -0/ =0/

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

0=0/ -0/ -0/ =0/ =0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

    Rigardante lunon oni eksopiras pri intimuloj en malproksimo, kio estis tre ofte kantata temo en la antikva poezio de Ĉinio. Sennombraj poetoj versis pri tiu temo, sekve estis malfacile doni iom da nova ideo.

 

    Tiu ĉi poemo estis versita de Du Fu, kiam li restas mallibera en la falinta metropolo Chang'an kaj sopiras sub la luno sian hejmon. De la vivo-kroniko de Du Fu ni povas scii:

 

    En la 14-a jaro de Tianbao-erao, Tang-dinastio (755 p. K.), eksplodis la ribelo far armeestro An Lushan (703—757 p.K.).

 

    En la printempo de 756 p.K., la ribelaj trupoj sub komando de An Lushan komencis ataki Tongguan de Luoyang.

 

    En la kvina monato, Du Fu translokigis sian familion de Feng-xian al Baishui (nuna Baishui-gubernio de Shanxi-provinco), kie lia onklo vivas.

 

    En la sesa monato, la ribelaj trupoj faligis la metropolon Chang'an. Imperiestro Tang Xuanzong (sur trono dum 712—756) fuĝis al Sichuan. Ribelaj trupoj eniris Baishui. Du Fu kunportis siajn familianojn rifuĝi al vilaĝo Qiangcun de Fuzhou.

 

    En la sepa monato samjare, la nova imperiestro Tang Suzong surtroniĝis en Lingwu (nuna Lingwu-gubernio de Ningxia). Informiĝinte pri tio, Du Fu sola kuris de Fuzhou al Lingwu. Malfeliĉe li estis duonvoje kaptita de la ribelaj soldatoj, kiuj kondukos lin al la metropolo Chang'an. Loĝante kiel kaptito en Chang'an, Du Fu verkis tiun ĉi poemon.

 

    Per imagoj la poeto verkis la sopiron de la edzino al li kaj sian propran sopiron al la edzino en Fuzhou.

 

    En la unua versduo, anstataŭe pri sia sopiro al edzino, Du Fu skribis, ke la edzino sopiras lin sub la luno.

 

    En la dua versduo Du Fu skribis pri siaj infanoj, kiuj ankaŭ rigardas al la luno sed ankoraŭ ne komprenas la sopiron de ilia patrino. Tio esprimis la amemon de Du Fu al siaj gefiloj kaj prizorgemon al la edzino.

 

    La tria versduo skribis pri la edzino, kiu melankolie sopiras sub la luno. Li imagis, ke la edzino ne povas endormiĝi turmenata pro la forta sopiro al sia edzo. Tio estis la plej bela kaj frapa inter la versoj:

 

    Ŝia harar' humidus de nebulo,

 

    Kaj en purbrilo fridus la brakĉarmo.

 

    Ni povas ellegi, kiom longe ŝi rigardis al la luno kaj kiom ensorbiĝe ŝi dronis en la sopiro! Ju pli sorĉa estis la lunlumo, despli forta estis ŝia doloro! Ŝi sentis neniom pri la longdaŭro de nokto kaj malvarmo de la vetero. Kiom ameme ŝi sopiris. Ĉu tio ne vekis ankoraŭ pli profundan sopiron de la edzo-poeto?

 

    La lasta versduo skribis pri espero, ke ili, la geedzoj, iam kuniĝos kaj kune ĝuos la belan lunlumon. Tio kontraste emfazis la doloron hodiaŭan de amsopiro.

 

    De komenco ĝis la fino nia poeto detale kaj delikate skribis laŭ siaj imagoj pri la sopirata edzino. Senlima amo kaj senfina prizorgo elfluis el tiuj imagoj kaj atingis ekstreman gradon de lirikismo. Dank' al tio la poemo fariĝis tre fama peco inter samkategoriaj versaĵoj dum jarmiloj en Ĉinio.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments