El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj kaj alilandaj fakuloj: konsiliĝo kaj intertrakto estas ĝustaj rimedoj por solvi la problemon de la Suda Ĉina Maro

| 2016-06-27
Bookmark and Share


La Internacia Tribunalo en Hago
 

    La 26-an de junio en Hago okazis Seminario pri la Arbitracio de la Suda Ĉina Maro kaj la internacia jura sistemo, organizita kune de Grotius Centro por Internacia Juro en Universitato Leiden kaj la Esplorejo de Limo kaj Maro en Universitato Wuhan. Fakuloj ĉeestintaj la seminarion esprimis, ke la arbitracio proponita unuflanke de Filipinoj ne helpas solvi la disputojn, anstataŭe, konsiliĝo kaj intertrakto estas ĝustaj rimedoj.

 

    Laŭ la fakuloj, la arbitracio intensigos kontraŭdiron por pli malfacile solvi la problemon pri la Suda Ĉina Maro. Komparante, konsiliĝo kaj intertrakto proponitaj de la ĉina flanko estas bonaj planoj.

 

    Doktoro Pemmaraju Sreenivasa Rao, fama fakulo pri internacia juro, diris en la seminario, ke la du flankoj koncernaj devas racie kunsidiĝi kaj kunvenigi spertistojn pri la disputoj por havi konsiliĝon, anstataŭ unupartie solvi la problemon per arbitracio. Profesoro Tom Zwart, direktoro de Nederlanda Esplora Centro por Homaj Rajtoj, diris, ke la demando de la Suda Ĉina Maro rilatas al teritoria disputo, kaj oni devas pace kunsidiĝi por ĝin solvi.

 

    Hu Dekun, direktoro de la Esplorejo de Limo kaj Maro en Universitato Wuhan, montris, ke grava problemo de la arbitracio estas, ke Filipinoj ne respektas la historion. Ĝi kontraŭas al la internacia juro, kies grava principo estas respekti la historian fakton. Liu Huawen, direktoro de la Instituto de Internacia Juro de Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, opiniis, ke laŭ entuta kaj longtempa rigardoj, aferoj kontraŭ internacia juro kaj la fakto estas malfavoraj al ne nur Ĉinio sed ankaŭ aliaj landoj.

 

    Antaŭ ne longe, Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio publikigis deklaron por solvi per duflanka intertrakto la disputojn de la Suda Ĉina Maro inter Ĉinio kaj Filipinoj. Ĝi montras, ke la arbitracio unuflanke proponita de Filipinoj kontraŭis la regularon de la Konvencio de UN pri Mara Juro kaj la interkonsenton atingitan de la du landoj. Ĉinio daŭre insistos solvi la disputojn de la Suda Ĉina Maro per intertrakto.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments