El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Belulino Xi Shi

| 2016-06-27
Bookmark and Share

 

Wang Wei (701—761)

Belulino Xi Shi

Belecon oni taksas ĉiam kara.

Ĉu Xi Shi povus resti do sen famo?

Matene lavas ŝi ĉe rojo klara.

Vespere jam iĝis palaca damo.

0=0/ =0/ =0/ =0/ =0/

0-0/ =0/ =0/ -0/ =0/

0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/

0=0/ 0=0/ 0=0/ =0/

Plebe neniom distingiĝis fame.

Sed dame oni ŝin rimarkas rara.

Servistinoj servas al ŝi orname.

Eĉ sinvestad' ne necesas memfara.

=0/ 0=0/ -0/ =0/ =0/

0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/

-0/ =0/ =0/ -0/ 0=0/

0-0/ =0/ 0=0/ 0=0/

Ŝi pli amindas pro reĝa amhavo.

Lia dorloto blinda ŝin saturas.

Neniu kunulino de silk-lavo,

En sama ĉaro revenen veturas.

0-0/ =0/ 0=0/ 0=0/

=0/ 0=0/ =0/ -0/ =0/

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

0=0/ =0/ 0=0/ 0=0/

Najbara knabin', konsilon aŭskultu:

Nepre ne per imito snoba stultu!

0=0/ 0=0/ =0/ 0=0/

=0/ 0-0/ =0/ =0/ =0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Trad. Guozhu)

 

    Xi Shi estis fama belulino en la antikva Ĉinio. Multaj ĉinaj poetoj verkis poemojn pri Xi Shi. Estis tia diro: En okuloj de mil spektantoj ekzistas mil nesamaj Hamletoj. Jes, ĉar nesamaj aŭtoroj havas nesamajn rigardangulon kaj komprenon.

 

    Tiu poemo de Wang Wei naskiĝis en la tempo de Tianbao-erao de la prospera Tang-dinastio. Tio estis epoko kun kaŝitaj politikaj krizoj sub prospera masko.

 

    Laŭ opinio de specialistoj, tiu ĉi poemo devis esti verkita antaŭ 753 p.K., kiel unu el la pli fruaj pecoj inter versaĵoj de Wang Wei.

 

    En tiu ĉi poemo, Wang Wei fakte ne celis komenti pri la aŭtentika figuro Xi Shi en historio. Ni povas tiel opinii, ke li pli volis elverŝi sian malkontenton pri la realo de aktuala socio. Ĝi estis satira poemo. La satiro pikis ne kontraŭ Xi Shi, sed kontraŭ snobaj homoj.

 

    La komencaj kvar versoj skribis: Se Xi Shi havas senkomparan belecon, ŝi nenial restos ĉiam senfama.

 

    La sekvaj ses versoj skribis, ke akirinte grandan favoron de la reĝo, Xi Shi tuj fariĝis senkompare rara kaj kara.

 

    La lastaj kvar versoj admonis al tiuj senkapablaj: ne faru mis-imiton senfruktan. La facilaj vortoj enhavis profundan instruon.

 

    Sendube Xi Shi estis belega. Ŝia naturdotita belo povis renversi urbojn kaj ruinigi regnon. Ŝia nomo estis enkorpiĝo de beleco. Tio estis famkonata en Ĉinio, sekve la poeto ne rutine kaj pleonasme skribis pri ŝia belo. Ne necesis.

 

    Ĉu la belo de Xi Shi estis unika? La mondo estis tiel granda. Ni povas kredi,ke certe vivis ankaŭ aliaj virinoj, same belaj kiel Xi Shi. Tamen pro nesamaj bonŝancoj homoj havis diferencajn sortojn.

 

    Estis pensiga kaj pensinda la versduo ke:

 

    "Plebe neniom distingiĝis fame.

 

    Sed dame oni ŝin rimarkas rara."

 

    Situacio de sama homo povis esti tre diferenca inter mateno kaj vespero.

 

    Eĉ hodiaŭ ni ankaŭ povas vidi tian fenomenon ekzemple de la travivaĵo de laŭreatoj de Nobel-premio. Antaŭ la akiro de premio li aŭ ŝi restas senfama dum jardekoj, sed post akiro de la premio li aŭ ŝi tuj fariĝis furora en unu minuto. Mokinda ne estis la laŭreato sed tiuj serviluloj ĉirkaŭ li aŭ ŝi.

 

    Ĉu en fortuno aŭ misfortuno, ĉu en varmeco aŭ malvarmeco de la mondo. Tia ripetado neniam finiĝis. Kiom emocie kaj profunde suspiris la poeto!

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments