El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okcidentaj amaskomunikiloj devas respekti la fakton pri la Suda Ĉina Maro

| 2016-06-28
Bookmark and Share

 

    Lastatempe, okcidentaj amaskomunikiloj konkuradis publikigi artikolojn pri la Suda Ĉina Maro. Laŭ ies raporto, Ĉinio malobservas la internacian juron, estas izolita kaj finfine devus akcepti arbitracion kaj ĉesigi sian aktivadon en la Suda Ĉina Maro. Sed la fakto estas, ke pli kaj pli multaj landoj publike subtenas Ĉinion, kiu mem nun efektive defendas siajn rajtojn.

 

    Okcidentaj amaskomunikiloj pli frue faris malverajn raportojn pri la Suda Ĉina Maro sed ne kaŭzis atendatan influon. Nun pro proksimiĝo de deklaro de la decido de la arbitracio, ili avide lanĉis alifojan konkuradon de raportoj. Ekzemple Wall Street Journal intencis per publikigita raporto kaŭzi disputojn inter Ĉinio kaj la landoj amikaj al ĝi por malfortigi la forton, kiu subtenas la landon. BBC volis atentigi, ke Ĉinio ĉiam emfazas la historian intereson en la Suda Ĉina Maro. Tion ĝi faris por skui la bazan pozicion de Ĉinio pri la Suda Ĉina Maro.

 

    Multaj landoj kaj organizoj komprenas kaj subtenas la starpunkton de Ĉinio pri la demando de la Suda Ĉina Maro. Ili serioze esprimis siajn sintenojn, eĉ per komuna publika deklaro. Se Ĉinio publikigus aferon malkonsekvencan kun la fakto, tiuj landoj oficiale ĝin neus, anstataŭ tion fari per raporto de iu okcidenta amaskomunikilo. Samtempe, Ĉinio estas granda lando kun integreco kaj estas klare, ke ĝi jam akiris subtenon de tiom multe da landoj.

 

    Tiuj amaskomunikiloj kun granda influo en la mondo, verŝajne trompas malgrandan parton de la publiko per siaj raportoj kun evidenta antaŭjuĝo. Sed plimulto da homoj havas dubon pri la aŭtoritato de tiuj amaskomunikiloj. La raportoj malkonsekvencaj kun la fakto eble faros damaĝon al la reputacio, kiun ili akumulis en longa tempo.

 

    Ĉinio ne oponas, ke okcidentaj amaskomunikiloj raportu pri la Suda Ĉina Maro, sed en la raportoj ili devas esti objektivaj kaj senpartie respekti la fakton. Tio ne nur signifas juston kaj racion rilate al Ĉinio, sed ankaŭ koncernas la respondecon de la amaskomunikiloj mem.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments