El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina kaj japana belulino-robotoj dum la Somera Davos-Forumo

| 2016-06-29
Bookmark and Share


La ĉina belulino-roboto Jiajia (Foto el la taiwan-a retejo ETtoday)
 

    Taiwan-a amaskomunikilo raportis, ke dum la Somera Davos-Forumo en 2016 (Monda Forumo pri Ekonomio) okazinta en Tianjin, la ĉina belulino-roboto Jiajia altiris atenton de multaj homoj.

 

    La 27-an de junio la taiwan-a retejo ETtoday faris raporton sub la titolo: "La ĉina belulino-roboto Jiajia kaj la japana ChihiraAico aperis en Davos-Forumo. Kiu el ili estas pli bela?" La raporto diras, ke Jiajia, farita laŭ skalo de homo, havas belan vizaĝon kaj riĉan mienon. Ĝi estis nomita "la plej bela roboto en la ĉi-foja Davos-Forumo".

 

    Jiajia estis farita de la Universitato de Scienco kaj Teknologio de Ĉinio en 3 jaroj kaj por la ĉi-foja forumo oni vestis ĝin per la ĉina kostumo.

 

    Krom interparolo, Jiajia kapablas ankaŭ distingi mienon de homoj kaj scipovas laŭdi homojn, speciale virinojn per la frazoj: "Vi estas tre bela", "Ĉu vi estas 18-jara?", "Mi divenas, ke vi havas 23 jarojn, la plej bona aĝo!"

 


La japana robotino ChihiraAico (Foto el la taiwan-a retejo ETtoday)
 

    Dum la forumo videblis ankaŭ la robotino ChihiraAico farita de la japana kompanio Toshiba. Kvankam ŝia aspekto estas malpli bela ol tiu de Jiajia, tamen ŝia mieno estas pli riĉa. Si povas per la mieno esprimi siajn ĝojon, malĝojon kaj koleron. Kun 43 aerpremaj transmisiiloj ŝi havas pli vivoveran konduton kompare kun Jiajia.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments