Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> 头条新闻

Surreta foto-ekspozicio pri forigo de malriĉeco de Ĉinio

| 2016-06-29
Bookmark and Share


Produktado de eksportaj varoj en 9 gubernioj de la urbo Yangzhou, Jiangsu-provinco
 

    Je la 10-a antaŭtagmeze de la 29-a de junio, estis oficiale lanĉita la surreta foto-ekspozicio pri forigo de malriĉeco de Ĉinio, gastigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, la Oficejo por la Gvidanta Grupo por Malriĉeco-forigo kaj Disvolviĝo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, kaj organizita de Xinhua-Agentejo.

 


Vinberrikolto en la gubernio Tongshan, Hubei-provinco
 

    La ekspozicio kun la temo de "forigo de malriĉeco de Ĉinio", per diversaj modernaj teknikoj viviplene prezentas la rimarkindajn fruktojn atingitajn por helpi malriĉulojn depost la fondiĝo de nova Ĉinio, speciale depost la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Sub la gvidado de KPĈ, Ĉinio ne nur atingis multon en reduktado de malriĉeco en ekspluatado, sed ankaŭ faras gravan kontribuon al la internacia komunumo en tiu kampo.

 


La Ĉina Fondaĵo por Forigo de Malriĉeco donas "prizorgajn pakojn" al infanoj en bazlernejo en la gubernio Namling de Xigaze, Tibeta Aŭtonoma Regiono.
 

    Forigi malriĉecon kaj plibonigi la popolan vivon estas gravaj misioj de KPĈ, kiu post la fondiĝo de nova Ĉinio kun la ĉina registaro gvidis la popolon realigi memstarecon per energia laboro kaj en mallonga tempo ŝanĝis la situacion de serioza malriĉeco en la tuta lando. Dum la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, Ĉinio agadis por helpi malriĉulojn en ekspluatado. Depost la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, alte atentis pri tiu laboro kaj altigis gravecon por helpi malriĉulojn en ekspluatado, kiu jam atingis novan progreson.

 

    Prezentiĝas surrete pli ol 300 fotoj, dividitaj en 3 partojn kronologie, kiaj depost la fondiĝo de nova Ĉinio ĝis la tempo de reformo kaj pordo-malfermo, de tiam ĝis la 18-a Tutlanda Kongreso kaj de tiam ĝis nun. Ili prezentas la atingojn de la reduktado de malriĉeco kaj disvolviĝo en malsamaj tempoj en la historio.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments