El Popola Ĉinio>头条新闻>

Printita domo en Pekino

| 2016-06-29
Bookmark and Share

 

    La 27an de junio la retejo de la brita mediato Mirror raportis, ke la monde unua printita domo estis kompletigita per tridimensia printilo dum 45 tagoj. Arkitekto diris, ke tio povus estigi revolucion de domkonstruado.

 

    Post seninterrompa 6,5-semajna konstruado, la du-etaĝa domo kun muroj 2,4 metrojn dikaj sidas sur la areo de 400 kvadrataj metroj en Tongzhou-distrikto de Pekino.

 

    La pekina firmao Huashang Tengda diris, ke la domo estis finkonstruita preskaŭ sen partopreno de aliaj homoj, krom teknikistoj por kontrolado en la tuta proceduro. La giganta printilo uzis specialan ferbetonon, kaj poste dekoraciistoj farbis kaj ordigis la domon.

 

    Antaŭ tio la tekniko de tridimensia printado estis aplikita en multetaĝa konstruaĵo. Ĉiuj partoj estis printitaj aparte, kaj kunmetitaj poste. Tamen ĉi-foje la tuta konstruaĵo estis printita nur per unu fojo. Laboranto diris, ke la domo povas rezisti ok-magnitudan tertremon.

 

    Malsame ol ordinara printilo, la tridimensia uzas fandeblajn fibrojn anstataŭ inkon por printi maldikajn materialojn, kaj tiel formas solidan tridimensian aĵon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments