El Popola Ĉinio>头条新闻>

Usona juristo: arbitracio pri la Suda Ĉina Maro difektas internacian juron

| 2016-06-30
Bookmark and Share

 

    La 26an de junio Abraham Sofaer, eksa jura konsilisto de la Ŝtata Departemento de Usono, diris, ke iuj landoj subtenas Filipinojn, kiu unuflanke iniciatis la arbitracion de la Suda Ĉina Maro, kaj tio severe atencas la interesojn de diversaj partioj, kaj difektas la internacian juron. Li sugestis, ke Usono devas urĝi Filipinojn reveni al intertraktado kun Ĉinio por solvi la disputojn.

 

    Sofaer diris en la seminario de arbitracio pri la Suda Ĉina Maro kaj laŭleĝa regado en Hago, ke laŭ la Konvencio de UN pri Mara Juro la arbitracia tribunalo ne rajtas juĝi pri teritoria suvereneco, kaj Ĉinio publikigis ekskluzivan deklaron pri la mara demarkacio laŭ la konvencio, tial Ĉinio ne partoprenas en la arbitracio unuflanke iniciatita de Filipinoj. Internaciaj konvencioj permesas suverenan ŝtaton konservi la rajton pri solvado de iuj disputoj per diplomatia kanalo, kaj estas damaĝo al internaciaj traktatoj, se internaciaj juĝaj aŭ arbitraciaj institucioj ne akceptas leĝan aktivecon de suverena ŝtato.

 

    La 78-jara Sofaer estis profesoro de la Fakultato pri Juro de Kolombia Universitato antaŭ ol servi kiel leĝa konsilisto de la Ŝtata Departemento de Usono en la periodo de 1985 ĝis 1990. Nun li estas supera esploristo en Hoover-Instituto de Stanford-Universitato.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments