El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Sekretario de KAEM vizitis Internan Mongolion, Ĉinio

| 2016-06-30
Bookmark and Share


S-ro Enkhee (meze de la unua vico) kaj esperantistoj de Interna Mongolio
 

    En la 28a de junio 2016, la Esperanto-Asocio de Interna Mongolio de Ĉinio akceptis s-ron Chimedtseren Enkhee, prezidanto de Mongola Esperanto-Societo kaj sekretario de Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM).

 

    Dum la kunsido, la du flankoj prezentis siajn Esperanto-agadojn. Estraranoj kaj membroj de la Esperanto-Asocio de Interna Mongolio interŝanĝis kun s-ro Enkhee opiniojn pri altigo de Esperanto-nivelo, pri diskonigo de la lingvo kaj pri aliaj aktivadoj. La du flankoj ankaŭ diskutis pri kunlaboro de Esperanto-seminario en 2017, kaj pri turismado, reciproka vizitado kaj aliaj agadoj en la estonteco.

 

    Vespere, la Esperanto-Asocio de Interna Mongolio invitis s-ron Enkhee spekti la operon "Wang Zhaojun". La akcepton ĉeestis membroj de la konsilantaro de la asocio kaj aliaj Esperanto-aktivuloj de la regiono.

 

(raportis Zhang Jianjun el Interna Mongolio)

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments