El Popola Ĉinio>头条新闻>

Traktu malfacilojn por la monda ekonomio: Pintkonferenco de Grupo 20

| 2016-07-01
Bookmark and Share

En la subformo
 

    De la 26-a ĝis la 28-a de junio okazis en Tianjin en orienta Ĉinio la Somera Davos-Forumo kaj samtempe restas 70 tagoj retrokalkule al la Pintkonferenco de Grupo 20 en Hangzhou, ĉefurbo de la provinco Zhejiang en sudorienta Ĉinio. La subforumo de Davos kun la temo "Nova movforto kaj nova starpunkto: ĉina deziro de Grupo 20" altiris multe da atento de la ĉeestantoj.

 

    Okazos en Hangzhou la Pintkonferenco de Grupo 20 en septembro ĉi-jare. Nun la mondo spertas novan teknologian revolucion kaj industrian reformadon kun multaj aperantaj novaj teknikoj kaj novaj industrioj. La produkto- kaj vivo-manieroj jam estas influataj de novkreado, kiu kontribuas ankaŭ al la ekonomia kresko.

 

    La Pintkonferenco de Grupo 20 estas grava platformo de ekonomia kunlaboro, komune konata de la tuta mondo. Nun en tiu grava tempo de ekonomia kunlaboro, la internacia komunumo atendas, ke ĝi povos havi atingojn kaj trakti malfacilojn por la monda ekonomio.

 

    Li Baodong, ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj, diris en Davos-Forumo, ke la kernaj taskoj de la ĉi-jara Pintkonferenco estas novkreado de kreska maniero kaj elfosado de potenciala forto. Estas la unua fojo, ke ĝi fokusiĝas al novkreado. Li diris: "Ni faros planojn de la pintkonferenco por novkreado kaj kresko, kaptos novan ŝancon alportantan de la nova industria revolucio kaj struktura reformo de la cifereca ekonomio. Ĉinio strebas plifortigi la kreskan movforton en la proviza flanko de la ekonomio."

 

    Ĉinio organizos la plej grandskalan konferencon de la industria kaj komerca kampoj dum la okazo de la Pintkonferenco de Grupo 20. Li Baodong diris, ke la konferenco liveros kanalon por fari dialogojn inter la gvidantoj kaj entreprenistoj de Grupo 20 kaj esperas, ke la industria kaj komerca kampoj faros kontribuon al la monda ekonomio.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments