El Popola Ĉinio>头条新闻>

Plej malfortaj infanoj alvizaĝas minacon de vivekzisto

| 2016-07-01
Bookmark and Share

 

    La 28-an de junio, la Infan-Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj publikigis la jarraporton "Stato de la Infanoj en la Tuta Mondo". La raporto montras, ke se oni ne donos pli da atento al la plej malfortaj infanoj, antaŭ 2030, 69 milionoj da malpli-ol-kvin-jaraj infanoj perdos sian vivon pro malsanoj, el kiuj plej multo estas preventebla; 167 milionoj da infanoj vivos en malriĉeco kaj 950 milionoj da knabinoj estos devige edzinigitaj.

 

    La raporto montras, ke oni akiris evidentan progreson en savado de infanoj, ilia eniro en lernejon kaj forigo de malriĉeco. De 1990 la morto-kvanto de malpli-ol-kvin-jaraj infanoj malpliiĝis je 50% en la mondo. Nuntempe, en 129 landoj preskaŭ estas sama la proporcio de knaboj kaj knabinoj, kiuj lernas en elementaj lernejoj, kaj la nombro de la loĝantaro en ekstrema malriĉeco duoniĝis kompare kun tiu en la 1990-aj jaroj.

 

    La raporto montras ankaŭ, ke tamen la progreso estas ne ekvilibra nek justa. La mortokvanto de malpli-ol-kvin-jaraj infanoj en la plej malriĉaj familioj estas duoble pli granda ol tiu de la samaĝuloj en la plej riĉaj. En suda Azio kaj sub-Sahara Afriko, la morto-kvanto de malpli-ol-kvin-jaraj infanoj, naskitaj de needukitaj virinoj, estas trioble pli granda ol tiu de la samaĝuloj naskitaj de virinoj kun mezlerneja edukiteco. La nombro de edzinigitaj knabinoj en malriĉaj familioj estas duoble pli granda ol tiu de tiaj knabinoj en riĉaj familioj.

 

    Laŭ antaŭkalkulo de la raporto, antaŭ 2030, 69 milionoj da malpli-ol-kvin-jaraj infanoj eventuale perdos sian vivon pro malsanoj. Duono de ili vivos en sub-Sahara Afriko; tie vivos ankaŭ duono de 60 milionoj da infanoj en lerneja aĝo, kiuj ne povos plu viziti lernejojn, kaj 9 el la 10 infanoj en ekstrema malriĉeco.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments