El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio starigis ŝtonan tabulon sur la Suda Ĉina Maro kaj deklaris sian suverenecon sur ĝi en 1907

| 2016-07-01
Bookmark and Share


Tang Yi dum raportado (Foto de Zhang Yunbi, raportisto de Ĉina Tagĵurnalo)
 

    La 30-an de junio, en la Instituto de Moderna Historio de la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj okazis seminario pri la plej nova rezulto pri esplorado de la Suda Ĉina Maro, en kiu raportis Tang Yi, profesoro de la Politika Universitato de Taiwan. Fakuloj kaj erudiciuloj el scienc-esploraj institucioj kaj altlernejoj de la du bordoj de Taiwan-a Markolo ĉeestis la seminarion kaj faris diskuton.

 

    La 53 arkivaj dokumentoj pri la Suda Ĉina Maro, publikigitaj dum la ĉi-foja seminario, estis kolektitaj kaj ordigitaj de Tang Yi dum multaj jaroj. Ili plene pruvis la suverenecon de Ĉinio sur la Suda Ĉina Maro.

 

    En 1907, Li Zhun, provinca komandanto de Qing-dinastio (1644-1911) pri surakvaj militaj fortoj iris suden por inspektado kaj starigis ŝtonajn tabulojn sur insuloj de la Suda Ĉina Maro por deklari la suverenecon de Ĉinio sur la Suda Ĉina Maro. En la 1934-1935-aj jaroj, la Komitato por Ekzameni Mapojn Teran kaj Akvan, suba organizo de la Ekzekutiva Ĉambro de la Kuomintanga Registaro de Ĉinio, sinsekve publikigis "Liston pri la Insuloj de la Suda Ĉina Maro en la Ĉina kaj Angla Lingvoj" kaj "Mapon pri la Insuloj de la Suda Ĉina Maro" por deklari la suverenecon de Ĉinio sur la Suda Ĉina Maro. Pri tio neniu lando esprimis kontraŭon.

 

    En 1946 la kuomintanga registaro de Ĉinio reakiris la insularojn Xisha kaj Nansha okupitajn de Japanio kaj tie starigis tabulojn por deklari la suverenecon. En 1947 ĝi publikigis "Difinon kaj Publik-projekton pri Zonoj kaj Suvereneco de la Insularoj Xisha kaj Nansha". En 1948 la kuomintanga registaro de Ĉinio difinis 11 punkto-liniojn en la "Mapo de la Respubliko de Ĉinio pri Administraj Regionoj". Pri supre menciitaj materialoj neniu lando esprimis kontraŭon. Rilataj arkivaj dokumentoj plene pruvis, ke post la venko de la Rezistmilito de la Ĉina Popolo kontraŭ la Agresado de Japanio, la ĉina registaro reakiris la Sudan Ĉinan Maron okupitan de Japanio kaj ofte sendis ŝipojn por fari krozadon. Pri tio neniu lando esprimis kontraŭon.

 

    Filipinoj neniam havis la suverenecon sur la Suda Ĉina Maro kaj en 1950 ĝi publike agnoskis, ke la suvereneco sur la Suda Ĉina Maro apartenas al Ĉinio. En la printempo de 1950, la Ĉina Popola Liberiga Armeo liberigis Hainan-insulon. Tio skuis Sud-orientan Azion kaj iuj filipinanoj iam proponis, ke la filipina registaro sendu armeon por okupi insulojn sur la Suda Ĉina Maro. En la 17-a de majo de la sama jaro, tiama filipina prezidento Elpido Quirino diris al raportistoj de diversaj landoj, ke kvankam la insularo Nansha influos sekurecon de Filipinoj, tamen ĝia suvereneco apartenas al Ĉinio, kaj pro tio ne konvenas al Filipinoj preni agadojn. Tiuj materialoj montras agnoskon de diversaj landoj pri tio, ke la Suda Ĉina Maro estas parto de la teritorio de Ĉinio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments