El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La 68-a IFEF-Kongreso en Bulgario

| 2016-07-01
Bookmark and Share

Teksto kaj fotoj de Liba Gabalda el Francio

 

 

    La ĉi-jara IFEF-kongreso okazis de la 21a ĝis la 28a de majo sur la balkana duoninsulo de Bulgario. La kongresejo troviĝis ĉe la bordo de la Nigra Maro proksime de Varna en ripozkomplekso "Sanktaj Konstantin kaj Elena" kun vizitinda samnoma monaĥejo. La programo de la kongreso okazis en la domo de sciencistoj, kiu funkciis ankaŭ kiel hotelo. Pluraj esperantistoj loĝis en apudaj hoteloj malpli kostaj kaj pli bonaj. Kelkaj bulgaroj ĉeestis nur partatempe. La ĉefaj organizantinoj Petja Aleksandrova kaj Veselka Kamburova komisiis eventorganizan oficejon, kies prizorgantinoj vere tre kompetente zorgis pri nia bonfarto kaj dum la tuta aranĝo ili ĉiam ĉeestis.

 

    En la kongreso partoprenis pli ol naŭdek esperantistoj el dek du landoj. Ĉeestis gastoj el Aŭstrio, Belgio, Bulgario, Ĉeĥio, Ĉinio, Francio, Germanio, Hispanio, Hungario, Italio, Pollando kaj Rumanio. Post la inaŭguro reprezentantoj de ĉiuj menciitaj landoj plantis diverskolorajn rozojn en la ĝardeno antaŭ la kongresejo. La rozo simbolas Bulgarion. Oni povas aĉeti vastan gamon de produktoj faritaj el ĝi; ĉefe parfumojn, kosmetikaĵojn, sed ankaŭ marmeladon, mielon, likvoron, diversajn dolĉaĵojn, memoraĵojn kaj vestaĵojn kun rozmotivoj. Ankaŭ en niaj kongres-sakoj ne mankis memoraĵoj kaj rozparfum-flakoneto en bele dekoraciita ligna ujo.

 

    Agrabla surprizo atendis nin antaŭ la inaŭguro. Folklorvestita kantistino Kalinka Raĉeva proponis al ĉiu alvenanto bulgaran panon kun spicaĵo kaj ĉiuj ricevis donace ceramikan ujeton kun Esperanto-surskribo por memori la kongreson. Ni tostis per la konata bulgara brando Rakija. Dum la inaŭguro, kiel kutime okazis paroladoj kaj salutadoj de unuopaj landaj asocioj kaj aliaj instancoj. Martin Stuppnig prezentis sian libron pri militaj impresoj kun titolo: "Home en Senhomeco". Ne mankis festparolado de la prezidantino de IFEF Rodica Todor, kiu ĉe la fino malfermis la kongreson. Post tio ni fotiĝis antaŭ la kongresejo.

 

    La temoj de la kongreso estis bone pritraktataj. Temis pri "La fervojo de la estonteco" kaj "La lingvoj kiel rimedo". La programo enhavis kunsidojn de IFEF-estraro, laŭtemajn konferencojn, kunsidojn de la faka komisiono, fakprelegetojn kaj la plenkunsidon. Oni parolis pri movadaj aferoj, pri statut-ŝanĝoj. Kunvenis terminara kaj fake aplika sekcioj. Estis prezentitaj estraraj raportoj de la sekretario, redaktoro kaj kasisto. Por sekvaj tri jaroj ekfunkcios nova estraro, kiun oni surloke elektis. Verdire ne estis ŝanĝo, prezidanto daŭre estas Rodica Todor, sekretario Vito Tornillo, kasisto Laurent Vignaud, nur elektiĝis nova redaktoro Guido Brandenburg pro demisio de István Gulyas. Ne mankis alloga prezento pri la venontjara IFEF-kongreso en Colmar de Francio kaj elekto de Pollando por la jaro 2017. Estis honorigitaj kelkaj elstaraj esperantistoj pro ilia por-esperanta laboro. Restis tempo por promenoj en la ĉirkaŭaĵo, aŭ laŭ la marbordo. Tamen ne multaj kuraĝis bani sin en malvarma maro. Pluraj profitis de suna vetero por sunumado. La 24-an de majo Bulgaroj festas Kirilon kaj Metodon, inventistoj de la kirila skribo. Ni ĉeestis kaj spektis la paradon de diversaj lernej-grupoj, sport-organizoj, intelektuloj, profesoroj, muzikistoj, maĵoretinoj, (uniformitaj knabinoj) maristoj ktp. Homoj bele kaj feste vestis sin, portante bulgarajn flagojn kaj florojn. Infanoj svingis per flagetoj aŭ per koloraj balonetoj. Adoleskuloj portis kaj montris diversajn banderolojn aŭ portretojn de Kirilo kaj Metodo. El laŭtparolilo sonis anoncoj pri ĵus preterpasantaj grupoj. Ambaŭflanke de la trotuaroj staris homoj aplaŭdante kaj svingante per floroj aŭ flagetoj. Bela suna vetero kontribuis al entuziasmo kaj ĝojo. Ŝajnis, ke la manifestacio ne havos finon… ni pasigis tie la tutan matenon.

 

    La kongresaj vesperoj estis dediĉitaj al kulturaj programeroj. Dum la Interkona Vespero kantis por ni la fama bulgara kantistino Violeta Balkanska kaj alia talenta kantistino Kalinka Raĉeva. Ankaŭ dum la nacia vespero ni ĝuis kantojn kaj folklorajn dancojn, kaj kundancis. Alia danceblo prezentiĝis dum la Esperanto-vespero. Impona estis adiaŭa vespero kun festa vespermanĝo, kiu okazis en apuda bulgarstila taverno "Kopitoto". Vigla muziko animis la vesperon kaj incitis al plua dancado. Dum la vespermanĝo ni spektis folklorajn dancojn kaj kantojn, viziton de amuza azeno kaj eksteran dancmarŝon sur ardantaj karboj.

 

    Okazis du duontagaj ekskursoj: al Varna kaj al Nesebâr. En Varna ni vizitis la pramstacion kaj porvizitantan centron kun maketo demonstranta la tutan komplekson. Poste ni iom trarigardis la urbon kaj la ekskurso finiĝis en vinkelo, kie ni gustumadis kelkajn specojn de bulgaraj vinoj kun eblo aĉeti ilin. En Nesebâr ni admiris antikvan urbon, kelkajn preĝejojn kaj fortikaĵajn murojn. Ĉe la marbordo ni nutris mevojn.

 

    La tuttaga ekskurso gvidis nin al la mezepoka kaverna monaĥejo Alaĝa kaj muzeo. Poste ni veturis al la urbo Balĉik kaj promenis en ties botanika ĝardeno admirante belegajn multkolorajn rozojn. Impresis somera rezidejo "La palaco" de la rumana reĝino Maria kaj apuda minareto, de kie oni vidas la maron. Laste ni vizitis la kabon Kaliakra dum pluvega vetero. La postkongreso okazis en Veliko Tarnovo.

 

    Dum la solena fermo estis transdonita la IFEF-flago al francaj reprezentantoj de la venontjara 69-a IFEF-kongreso okazonta de la 16-a ĝis la 23-a de majo 2017. Ĝis revido en la pitoreska alzaca urbo Colmar de Francio.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments