El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Fantomo-urbo" en Hami de Xinjiang, Ĉinio

| 2016-07-04
Bookmark and Share

Teksto kaj fotoj de Chen Yi

 

 

 

    La arda suno de junio bakis Gobio-dezerton en Xinjang, nordokcidenta Ĉinio. Mi kaj miaj kunvojaĝantoj veturis de la urbo Hami sudokcidenten al Gobio. Tie estas mistera "Fantomo-urbo" nepre trairata de la Silkaj Vojoj meza kaj norda prosperintaj dum miloj da jaroj.

 

 

 

    La Jardango-tertuberaro (la angla: Yardang) en Hami estas la plej granda en la mondo kaj plej mature disvolviĝinta geomorfologie, kun la plej multe da fosilioj de pterosaŭroj subtere kaj kun la plej granda valoro por vizitado. Krome, ĝi estas unika jardangaro ĉe la antikva Silka Vojo, kie troviĝas ruino de homaj loĝejoj.

 

 

 

    Eroziite de vento kaj sablo dum milionoj kaj milionoj da jaroj, Hami-Jardangaro montras siajn unikajn trajtojn, inkl. de malsamaj formoj de ĝia diversfaza disvolviĝado. Fungo-formo de tipa Jardango aludas ke ĝi malaperos kaj iĝos dezerto; aliaj kuriozaĵoj en diversaj formoj kun malgranda supro kaj granda bazo montras ke Jardango eniras en maturan stadion, jen la ĉefa parto de Hami-Jardango; tranĉearo estas komenca etapo de Jardango-disvolviĝo, ĝi fragmentiĝas pro plifortigo de eroziado de vento kaj fariĝas "nova generacio" de Jardango.

 

 

 

    Ĉe larĝa vojo de la "Fantomo-urbo" en Gobio ofte vidiĝas amasoj da grandaj ŝtonoj, kiuj origine servis kiel vojindikilo sur la antikva Silka Vojo. Tiamaj komercistoj kaj paŝtistoj ofte ne povis trovi revenan vojon kovritan de sablo pro fortaj vento. Por konservi la itineron, ili metis ŝtonojn en monteton kiel vojindikilon, markante ke ili iris de tie.

 

 

    Jaron post jaro, sur la antikva Silka Vojo restis multnombraj jenaj markoj originalaj: unu amaso da ŝtonoj aludas ke estas vojo daŭre antaŭen; du amasoj da ŝtonoj montras ke estas vojkruciĝo daŭre antaŭen; unu amaso da ŝtonoj meze de vojforko prezentas direkton de la vojo; tri amasoj da ŝtonoj signifas ke la vojo estas tre bona, preter lageto kaj loĝejoj; unu granda amaso da ŝtonoj ĉirkaŭita de multaj malgrandaj aludas ke la loko estas ne sekura, kaj oni devas atenti pri rabistoj.

 

 

    En Hami-Jardangaro staras ŝtoniĝintaj arbaroj kun tute glata-tekstura korpo en pura koloro kun klaraj ligno-ringoj. Tio estas aprezata klie ununura spektaklo en la ĉina rondo de ŝton-amantoj. Niaj teamanoj ĉirkaŭis iun ŝtoniĝintan arbaron, dum niaj fotistoj pasie "pafadis" ĝin per siaj aparatoj. Kiom da legendoj havas la "Fantomo-urbo" de Hami en tiu vasta Gobio?

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments