El Popola Ĉinio>头条新闻>

Al la trafiko lanĉita la plej longa ekspres-aŭtovoja tunelo en altebenaĵo de Ĉinio

| 2016-07-04
Bookmark and Share

 
 

Aŭtoj veturantaj en Liupan-monta Tunelo (Fotita de Liu Hai, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo, la 3-an de julio)
 

    La 3-an de julio estis lanĉita Liupan-monta Tunelo, la plej longa ekspres-aŭtovoja tunelo en altebenaĵo de Ĉinio. Tio markis ekfunkciigon de la sekcio de la Qingdao-Lanzhou-a Ekspresa Aŭtovojo en Ningxia-a Huj-nacia Aŭtonoma Regiono kaj pluan perfektiĝon de la aŭtovoja reto laŭ la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo.

 


Al la trafiko lanĉita Liupan-monta Tunelo, la plej longa ekspres-aŭtovoja tunelo en altebenaĵo de Ĉinio (Fotita de Liu Hai, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo, la 3-an de julio)
 

    Kun longeco de 9.485 kilometroj la Liupan-monta Tunelo estas la plej longa ekspres-aŭtovoja tunelo de Ĉinio konstruita en altebenaĵo kun altitudo de pli ol 2 000 metroj kaj la unua du-direkta kaj kvar-veturvoja tunelo en Ningxia. Kun investo de 4.207 miliardoj da juanoj, tiu tunelo estis ekkonstruita de la 14-a Buroo de la Ĉina Fervojo en oktobro 2012.

 

    Ding Xiaoping, respondeculo de la projekto pri konstruado de Liupan-monta Tunelo, diskonigis, ke la tunelo trapasis la centan zonon de la Liupan-monta Ŝtat-nivela Natur-rezervejo. En la tunelo estas 200-metra speciala lampo-zono de projekciaĵoj pri blua ĉielo, blankaj nuboj kaj marfundo por reguligi vidadon de veturigistoj kaj pasaĝeroj, malpezigi ilian lacecon kaj komfortigi ilian veturadon. En la tunelo estis instalitaj ses avangardaj mekanikaj kaj elektraj ekipaĵoj, kiaj centra kontrola sistemo, trafika monitora sistemo kaj fermit-cirkvita televido.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments