El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj gvidantoj emfazas klopodojn por profundigi reformon de ŝtataj entreprenoj

| 2016-07-05
Bookmark and Share

 

    La 4an de julio en Pekino okazis kunsido de reformo de ŝtataj entreprenoj. Ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis, ke ŝtataj entreprenoj estas gravaj fortoj por nacia disvolvado kaj garantio de popolaj interesoj kaj devas fari pli da klopodoj por esti pli viglaj, konkurencivaj kun la kapablo rezisti riskojn. Por persisti en reformado de ŝtataj entreprenoj, oni devas koncentri la atenton por novigi mekanismon, establi administran sistemon de modernaj entreprenoj, ludi la rolon de aktiveco kaj kreemo de diversaj talentuloj en ŝtataj entreprenoj kaj stimuli viglecon en diversaj faktoroj. Oni devas antaŭenpuŝi industrian strukturan reĝustigon, novig-akcelan disvolvadon, optimumigon de aranĝo laŭ ideoj de noviga, kunordigita, verda, malferma, kunhavebla disvolvado por ke ŝtataj entreprenoj ludu la gvidan rolon en struktura reformo de proviz-flanko.

 

    Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris, ke delonge ŝtataj entreprenoj faris grandajn kontribuojn al akcelado de ekonomia kaj socia disvolvado kaj plialtigo de ampleksa nacia forto. Li postulis, ke oni kaptu la ŝancon de la nova teknologia revolucio kaj industria revolucio, efektivigu la strategion de novig-akcela disvolvado, kaj disvolvu novan ekonomion. Oni devas novigi teknikon, produkton kaj servon, altigi konkurencivon kaj antaŭenigi reformon kaj altgradigon de tradicia industrio surbaze de Interreto plus, amasa entreprenado, amasa novigo kaj spiritoj de entreprenistoj kaj metiistoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments