El Popola Ĉinio>头条新闻>

Senviza vizito al Futbala Mondpokalo en Rusio

| 2016-07-06
Bookmark and Share

 

    Rusio efektivigos la politikon de senviza eniro por spektantoj de la Mondpokala Futbalkonkurso de la Internacia Federacio de Futbal-Asocio (FIFA) post du jaroj. Fremdlandaj spektantoj povos eniri en Rusion je dek tagoj antaŭ la komenco de la turniro, kaj foriri ene de dek tagoj post ĝia fino.

 

    Tiuj spektantoj devas kontentigi du kondiĉojn: akiri fan-atestilon per aĉeto de enirbileto por la futbalturniro kaj havi validan identigan dokumenton agnoskitan de la rusa registaro.

 

    Homoj en la listo de FIFA, inkluzive de laborantoj por la evento, futbalaj organizoj de diversaj landoj kaj regionoj, laborantoj de la organiza komitato de la Mondpokala Futbalkonkurso 2018 kaj membroj de ĉiuj teamoj, povas ĝui simpligon de vizpeto kaj senpagan vizon. La organiza komitato de la futbalturniro petos vizon de la Rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, kaj la vizdona proceduro daŭros tri tagojn. Fremdlandaj laborantoj de organizoj sub FIFA, la Rusa Federacio de Futbal-Asocio kaj la organiza komitato de la mondpokalo 2018 povas entrepreni laboron sen labor-permesilo.

 

    Krome, la politiko difinas, ke spektantoj, volontuloj kaj homoj en la listo de FIFA povos senpage preni elektran trajnon, metroon kaj aliajn publikajn trafikilojn en Rusio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments