El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉin-Usona Dialogo pri la demando de la Suda Ĉina Maro

| 2016-07-06
Bookmark and Share

 

    La 5-an de julio en Waŝingtono okazis Ĉin-Usona Dialogo pri la demando de la Suda Ĉina Maro inter la dulandaj pensfabrikoj, organizita kune de Chongyang-Instituto por Financaj Esploroj de Renmin-Universitato de Ĉinio kaj Carnegie-Fonduso por Internacia Paco de Usono. Oni diskutis pri tri temoj, kiaj "Ĉinaj kaj usonaj perspektivoj pri la demando de la Suda Ĉina Maro", "Rigardu la diferencon kaj futuron de la Suda Ĉina Maro el diversaj anguloj", "Praktikaj ideoj kaj sugestoj por solvi la disputojn de la Suda Ĉina Maro".

 

    La arbitracia tribunalo pri la demando de la Suda Ĉina Maro, fondita laŭ unuflanka peto de Filipinoj, lastatempe deklaris, ke en proksima estonto la fina decido de la tiel nomita arbitracio estos publikigata. La ĉi-foja dialogo okazinta antaŭ la publikigado havas specialan signifon.

 

    John Dimitri Negroponte, eksa ŝtata sekretario de Usono, prelegis en la dialogo. Li diris, ke Usono subtenas ĉiujn flankojn koncernajn pri la demando regi sian konduton. De post establo de siaj diplomatiaj rilatoj, Usono kaj Ĉinio jam havis kunlaborojn en diversaj kampoj de komerco kaj klimata ŝanĝo, kaj oni devas trakti kun sufiĉe da zorgoj la fruktojn de tiuj rilatoj kiel trezoron.

 

    Dai Bingguo, eksa ŝtata konsilanto de Ĉinio, ĉeestis al la dialogo kaj faris inaŭguran tem-parolon. Li diris, ke la insularo Nansha estas teritorio de Ĉinio, kiu ĉiam insistas ke oni solvu la disputojn de la Suda Ĉina Maro per duflankaj intertraktoj kaj konsultoj kaj la demando de la Suda Ĉina Maro devas malvarmiĝi. Dai emfazis, ke la arbitracio unuflanke iniciatita de Filipinoj malobservas la Deklaracion pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro, kontraŭas la regularon de la Konvencio pri Mara Juro de UN kaj la interkonsentojn atingitajn de la du landoj. La arbitracio de la komenco estas kontraŭleĝa. La fina decido farota de la tribunalo estas nenio sed nur ruba papero! Tiun arbitracion Ĉinio ne partoprenos nek akceptos, ne rekonos nek plenumos por protekti sian rajton laŭ la internacia juro kaj por konservi la kompletecon kaj aŭtoritaton de la konvencio.

 

    Supera esploristo de Carnegie-Fonduso por Internacia Paco opiniis, ke la demando de la Suda Ĉina Maro ne devas fari damaĝon al la fruktoj de la ĉin-usonaj rilatoj, kaj ke estus tre malsaĝe, se oni agus alimaniere. Li diris, ke Ĉinio kaj Usono devas klare esprimi sian pozicion, ellabori kriterian linion, atingi interkonsenton kaj eviti konfliktojn.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments