El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fremdlandanoj laŭdas Tibeton

| 2016-07-07
Bookmark and Share

 

    "Ĉiuj miaj amikoj admiris miajn fotojn." S-ino Helen el Britio montris al raportisto siajn fotojn faritajn en Tibeto kaj publikigitajn en la retservo Wechat.

 

    Matene de la 5a de julio Samye-templo en Shannan-urbo de Tibeto akceptis grupon da vizitantoj. Ili mallaŭte interparolis en diversaj lingvoj en la templo kun la historio de 1 200 jaroj.

 

    Ili estis fakuloj kaj reprezentantoj el pli ol 30 landoj kaj regionoj por partopreno en la Forumo de Disvolvado de Tibeto. Antaŭ la forumo ili vizitis Jokhang-templon, Barkor-straton, Samye-templon, Potala-palacon kaj aliajn konatajn vidindaĵojn en Tibeto por informiĝi pri protekto de historiaj restaĵoj kaj kompreni Tibeton malfermitan kaj novan.

 

    "Mi estas profesoro pri teologio en universitato. Mi sentis spiritan objekton de Tibeto dum vizito al Samye-templo, t.e. la forto de kredo. Mi estis ege skuita kaj profunde impresita," diris s-ino Daisy Barraud el religia fakultato de Universitato de Latvio.

 

    Ĵurnalisto Nikhil Agarwal el Barato diris, ke Lasao estas urbo tiel moderna kaj tute malsama ol la imagita. Li pensis, ke kvankam Barato havas komunajn landlimojn kun Tibeto de Ĉinio, kaj multaj homoj el Barato ne bone konas Tibeton. La forumo donis al li bonan ŝancon por lernado kaj interŝanĝoj.

 

    La du-taga vizito profunde impresis tiujn eksterlandanojn.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments