El Popola Ĉinio>头条新闻>

Forumo pri Disvolvado de Tibeto 2016 okazas en Lasao

| 2016-07-07
Bookmark and Share


Ĉeestantoj de la forumo dum vizito al ekspozicio pri urba planado de Lasao (Foto de Ma Jing)
 

    La 7-an kaj la 8-an de julio en Lasao, ĉefurbo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono de Ĉinio, okazas Forumo pri Disvolvado de Tibeto 2016. La forumo havas la ĉeftemon "La Nova Stadio de Disvolvado de Tibeto -- Kreivo, Kunordigo, Verdo, Malfermo kaj Kundivido" kaj kvin subtemojn, nome "Kreiva Disvolvado: Ŝanco kaj Elekto", "Kunordiga Disvolvado: Kunligado de Tradicio kaj Moderno", "Verda Disvolvado: Ekspluatado de Potencialaj Fortoj kaj Avantaĝoj", "Malferma Disvolvado: Nova Aspiro pri La Zono kaj Vojo" kaj "Kundivida Disvolvado: Akurate Helpi Malriĉajn Loĝantojn kaj Plibonigi la Popolan Vivon".

 

    La forumon ĉeestas pli ol 130 fakuloj, erudiciuloj kaj rilataj personoj el Usono, Britio, Rusio, Hispanio kaj aliaj pli ol 30 landoj kaj regionoj. Inter la ĉeestantoj estas pli ol 60 fremdlandaj fakuloj, kies nombro estas plej granda en la historio de tiu forumo. Antaŭ la forumo ili vizitis kamparanojn, novajn loĝejojn de malriĉaj loĝantoj kaj industriajn ĝardenojn en Lasao kaj Shannan-regiono.

 

    La ĉi-foja forumo estis organizita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj la Popola Registaro de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, kaj gastigita de la Popola Registaro de Lasao.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments