Nacia diverseco en Guizhou

| 2016-07-08
Bookmark and Share

    Guizhou estas tre interesa loko por homoj kiuj interesiĝas pri la nacia diverseco de Ĉinio, ĉar tie vivas multaj nacimalplimultoj de la lando. Nia turisma ĉiĉerono en arbaro, kie ni vizitis akvofalojn, estis simpatia junulino de la naciminoritato Ŝuj. Multaj homoj de naciminoritatoj laboras pri turismado kaj mirigas la vizitantojn per siaj belaj tradiciaj vestaĵoj.

 

 

    Ŝuj-virino ĉiĉeronis nin en naturprotektejo

 

    Sekvatage ni vizitis la vilaĝon Lapian, kie loĝas homoj de kelkaj malsamaj nacimalplimultoj de Ĉinio. Tiu vizito estis interesa, la vilaĝo estas bela, ĉirkaŭita de belaj montoj, kaj tie la etoso estas agrabla. La historio de tiu vilaĝo, tamen, certe kaŭzas polemikon pri la maniero trakti nacian diversecon: antaŭe estis diversaj etnogrupoj loĝantaj aparte en la montaro. Ili estis tre malriĉaj, vivantaj preskaŭ izolite kaj dependaj de agrikulturo por propra vivtenado. Alia problemo estis edukado de infanoj: multaj komunumoj vivantaj aparte en izolitaj lokoj malfaciligas al la registaro provizi la infanojn de tiu loko per edukado. Ĉu la solvo estis trovita de la ĉina registaro? Konstrui vilaĝon kaj kunigi tie ĉiujn komunumojn.

 

 

    La ĉarma vilaĝo Lapian, ĉirkaŭita de belaj montoj

 

    En Brazilo, same kiel en multaj aliaj landoj, oni adoptas alian konduton rilate al naciminoritatoj, kaj simila afero estus neimagebla en mia lando Brazilo. Tie la registaro konstruas malgrandajn lernejojn en indiĝenaj komunumoj kaj klopodas por permesi al ili loĝi en la sama teritorio de antaŭe. Por multaj indiĝenaj etnoj de Brazilo la teritorio de la prauloj estas ege grava afero. Cetere kelkaj brazilaj indiĝenaj komunumoj volas integriĝi al la urba vivo, uzi novajn teknologiojn, ŝanĝi kelkajn kutimojn... dum aliaj preferas daŭre vivi laŭ tradicia maniero. Ĉiu etnogrupo rajtas elekti sian destinon, kaj ene de la grupo ankaŭ estas spaco por individuaj decidoj.

 

    Ĉinaj naciminoritatoj estas malsimilaj al la brazilaj, havas aliajn prioritatojn, pensmanierojn, ktp. Tio povas parte klarigi la kialon de la starigo de vilaĝoj en Ĉinio. La vilaĝo estas dividita en diversaj partoj, ĉiu kun tipa arkitekturo de specifa etno. La vilaĝo funkcias kiel urbo, sekve kreis oportunon por multaj homoj fariĝi komercistoj, turismaj ĉiĉeronoj, metiistoj. Surstrate eblas aĉeti manfaritajn artaĵojn de lokaj etnogrupoj kaj tio kontribuas por plibonigo de la vivkondiĉoj de loĝantoj. Ankaŭ tie troviĝas lernejo kaj infanĝardeno, kiujn oni antaŭe ne havis en sia vilaĝeto sur montoj.

 

 

    Xie Changmei montris sian hejmon al raportistoj

 

    Certe kunigo de homoj en tiuj vilaĝoj venigas avantaĝojn, speciale laŭ la pragmata pensosistemo de ĉinoj. Estas fakto, ke la enspezo de lokaj familioj kreskis kaj ili havas aliron al novaj laboroportunoj kaj facilaĵoj. Tion klare montris al ni Xie Changmei, de la nacio Jaŭ. Ŝi ĉiĉeronis nin en la vilaĝo kaj rakontis pri sia propra sperto: ŝi kaj ŝia edzo transloĝiĝis al la vilaĝo kun iliaj du filoj, kiuj nun havas facilan aliron al lernejo. La paro facile trovis laboron kaj ŝia nuna monata salajro egalas al ŝia antaŭa jara salajro. La nova, kvar-ĉambra, domo estis aĉetita kontraŭ tre favora prezo kaj la registaro prezervas ilian antaŭan loĝejon. Xie klarigis ankaŭ ke dekomence jaŭ-oj hezitis transloĝiĝi pro esti akutimiĝinta al pli simplaj loĝkondiĉoj kaj malgranda scio pri la ekstera mondo, sed tie en la vilaĝo ili povas plu teni siajn tradiciojn kaj protekti sian kulturon.

 

    En la vilaĝo troviĝas interesaj konstruaĵoj. Multaj havas aferojn, kiel plumoj kaj paperaĵoj, pendigitajn ĉe la pordo. Ni vizitis la hejmon de Xie kaj konstatis ke ŝia familio havas modestan vivostilon. En la supra etaĝo estis surprizo por mi trovi rostilojn kaj karbon meze de la halo. Ankaŭ kaptis mian atenton la abundo de malgrandaj lignaj benkoj. Verŝajne la familio ŝatas ronde sidiĝi por babili kaj manĝi rostaĵojn.

 

 

    Tamburistoj prepariĝis por ludi

 

    En la vilaĝo oni facile vidas homojn laborantaj antaŭ siaj hejmoj, ili preferas labori liberaere, mi kredas ke pro la varmo. En la loko ankaŭ troviĝas muzeo kie oni povas vidi tradiciajn vestaĵojn, ornamaĵojn kaj aliajn objektojn tipajn de la nacimalplimultoj vivantaj tie.

 

    Ekzistas ankaŭ placo kun podio, sur kiu prezentiĝas muzikistoj kaj dancistoj. Ni spektis prezentadon de tradiciaj dancoj de jaŭ-oj sub la sono de muziko el bronzaj kaj lignaj tamburoj. La folkloraj dancoj estas belaj kaj interesaj. Antaŭ la podio estas benkoj sur kiuj sidas homoj por spekti la prezentaĵojn, kiuj allogas turistojn kiuj vizitas la lokon. Bedaŭrinde tiuj benkoj estas tre for de la podio kaj oni ne povas tiom bone vidi la spektaklon. En iu momento dancistoj invitis spektantojn por kundanci, kaj homoj gaje amuziĝis.

 

 

    Dancistinoj sin prezentis: turismo kontribuas por prezervi kulturajn tradiciojn de lokanoj

 

    Kiel jam dirite, dekomence estis ŝokiga por mi tiu sperto: homoj estis translokigitaj el siaj originalaj teritorioj, komencis okupiĝi pri alispeca laboro, eĉ fremda al ilia kulturo, kaj ŝajnis al mi ke ilia kulturo perdiĝus pro tio. Iom post iom, tamen, mildiĝis mia negativa impreso pro la kompreno, ke la ĉina pensmaniero estas alia, sekve multaj solvoj al problemoj povas ŝajni al ni strangaj aŭ netaŭgaj, sed verdire estas taŭgaj laŭ ĉinaj kriterioj. La homoj ne transloĝiĝis perforte al la vilaĝo, ili iris pro propra emo, kaj finfine ĉiu homo serĉas plibonigon de vivkondiĉoj por si mem kaj sia komunumo, kaj estas fakto, ke la vilaĝo donis al tiuj homoj novajn oportunojn kaj pli grandan enspezon.

 

    En Brazilo la registaro evitas interveni tiom draste en tradiciaj komunumoj, sed la komunumoj mem serĉas oportunojn okupiĝi pri turismado aŭ artaĵo-manfarado, foje pro la malfacilo teni siajn agrikulturajn tradiciojn, foje pro propra elekto gajni monon per malpli peniga laboro. Fakto estas, ke la mondo ŝanĝiĝas kaj ĉiu havas la rajton decidi kiel akompani tiun evoluon: kelkaj brazilaj triboj decidis vivi izolite kaj daŭre sekvi strikte siajn tradiciojn, dum aliaj, samkiel la loĝantoj de la vilaĝo Lapian, serĉas manierojn plu teni siajn identecon kaj kulturon, samtempe profitante la facilaĵojn de nia epoko kaj oportunojn kreitajn de la kontakto kun aliaj homoj. Ambaŭ strategioj havas avantaĝojn kaj malavantaĵojn, kaj la propra komunumo aŭtonome decidas kiun vojon sekvi.

 

 

    Metiisto vendas manfaritajn artaĵojn

 

    En la vilaĝo Lapian mi konatiĝis kun la ĉina maniero helpi naciminoritatojn prezervi siajn tradiciojn kaj samtempe ĝui la atingojn de la progreso de la homaro. Mi ĝojas scii pri la plibonigo de iliaj vivkondiĉoj kaj esperas ke ĉinaj naciminoritatoj daŭre prezervos siajn tradiciojn, por ke ankaŭ la venontaj generacioj povu admiri la kulturan diversecon de Ĉinio.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments