Edukado por forigi malriĉecon: vizito al Antaŭeniga Lernejo en Guizhou-provinco

| 2016-07-11
Bookmark and Share

    En Guizhou estas tre interesa projekto cele al edukado de lokaj infanoj kaj adoleskantoj: la Antaŭeniga Lernejo. Ĝi troviĝas meze de arbaro, kaj konsistas de kompleta infrastrukturo por ke la lernantoj loĝu, manĝu, studu kaj praktiku sportojn kaj kulturajn aktivaĵojn. Tiu lernejo havas kelkajn specifajn trajtojn, pri kiuj mi klarigos.

 

 

    Lernado de tradicia brodado-tekniko

 

    La ĉefa trajto estas tiu, ke ĝi estas nur por malriĉuloj, pli specife por malriĉaj lernantoj el la kamparo, ĉefe el naciminoritatoj. Tio povas ŝajni detaleto, sed fakte ĝi faras grandan diferencon: la lernejo celas ĝuste tiujn, kiuj bezonas specialajn kondiĉojn por studi kaj riskas forlasi ordinaran lernejon pro diversaj kialoj. Estas konata fakto, ke ĉie en la mondo malriĉaj lernantoj forlasas lernejon, kutime pro neceso labori kaj helpi la familion, sed ankaŭ pro diversaj aliaj kialoj: multaj malriĉaj adoleskantinoj edziniĝas tre frue kaj neniam plu revenas al lernejo, aliaj studentoj ne povas pagi la kostojn de lernado, ktp. Tiuj asertoj ne temas nur pri Ĉinio, sed pri la vasta situacio de edukado en la mondo.

 

    Doni al malriĉuloj realajn kondiĉojn por daŭrigi ilian studadon kaj instrui ilin ne nur la ordinaran lernejan lern-objektaron, sed ankaŭ metion por faciligi ilian aliron al la labormerkato aŭ entreprenado, estas valoraj manieroj kontraŭbatali la ciklon de malriĉeco: tiu, kiu ricevas pli bonan edukadon, kapablas ne nur havi pli bonan laboron kaj pli altan enspezon, sed ankaŭ doni pli bonajn oportunojn al siaj infanoj en la estonteco, por ke ankaŭ ili studu kaj progresu en la vivo. Jen la celo de la Antaŭeniga Lernejo, la unua neprofitcela lernejo de Ĉinio kiu provizas malriĉajn gejunulojn de Guizhou per praktika kaj altkvalita edukado.

 

 

    Dum lernado de batik-presarto

 

    "Mi neniam imagis ke mi povus reveni al lernejo kaj eĉ ĝui la oportunon studi eksterlande. Plej grave: ĉio senpage", diris la studento Wei Qiuni. De 2011 ĝis 2015, 3 748 studentoj diplomiĝis tie, kaj ilia averaĝa salajro estas iom alta kompare al tiu de la provinca normo.

 

    Studentoj lernas fari diversajn tradiciajn manfaritajn artaĵojn, kaj la specimenoj eksponataj en la lernejo atestas ilian talenton en tiuj metioj. Tio estas merkat-orientita edukado, ili poste povas dungiĝi kiel metiistoj aŭ eĉ starigi propran negocon. Mi vidis studentojn brodantaj, pentrantaj, kudrantaj, kaj konstatis ke ili tre diligente studas por akiri profesion. La produktitaj manfaritaj artaĵoj estas vendataj kaj la profito iras al la studentoj kiuj ilin faris, tiel ke ili sentas sin instigataj perfektigi sian teknikon.

 

 

    Studentino pri te-ceremonio preparis teon por ni

 

    La lernejo proponis al ni teon, preparitan de studentoj pri te-ceremonio. Mi gustumis verdan, ruĝan (kiun eksterlandanoj kutime konas kiel "nigra") kaj bluan teon, ĉiuj zorge preparitaj de studentino kiu sin montris tre lerta en te-ceremonio. En apudaj tabloj kelkaj studentoj estis preparantaj teon por miaj kolegoj, dum aliaj estis en pli fruaj fazoj de lernado: kaptis mian atenton grupo de studentoj, kiu estis analizante la diferencojn inter malsamaj teoj. La tabloj uzataj por te-ceremonio havas truojn, per kiuj eblas forĵeti akvon kaj teon nebezonatan. Mi surprize konstatis ke sub la tablo estas neniu ujo por kolekti tiujn likvaĵojn, ilin oni forĵetas rekte sur la planko! Kelkaj studentinoj, tamen, metas sitelon sub la tablo por ne malsekigi la plankon.

 

 

    Adam fiere prezentis al ni la projekton pri katalogado de lokaj plantoj

 

    Dum la vizito ni konatiĝis kun Adam, usonano kiu volontule laboras tie. Li diplomiĝis pri media inĝenierado, sekve decidis volontuli eksterlande kaj finfine estis allogata ĝuste de tiu lernejo en Ĉinio. Lia ĉefa respondeco estas instrui la anglan fojfoje dum la semajno, sed li ankaŭ partoprenas en aliaj projektoj, unu el kiuj li entuziasme montris al ni: studentoj iras en la arbaron ĉirkaŭ la lernejo kaj kolektas arbajn foliojn, sekve ili devas esplori de kiu planto venas ĉiu folio kaj pri la planto mem. De tio rezultis malgranda katalogo pri lokaj plantoj. La studentoj interesiĝas pri tio kaj akiras valorajn konojn pri la medio en kiu ili vivas.

 

    Nia vizito finiĝis per tagmanĝo en la restoracio de la lernejo, kiu troviĝas antaŭ la loĝejoj kie vivas la studentoj. Eblis konstati ke multaj estis okupataj pri hejmaj farendaĵoj kaj la apartamentoj ŝajnis al mi bonaj kaj bone prizorgataj de siaj loĝantoj. Studentoj revenas hejmen okaze de feritagoj kaj ferioj por viziti la familion. Ankaŭ proksime de tiu loko troviĝas sportejoj, kaj eblis konstati ke ili estas bonaj por praktikado de diversaj sportoj.

 

 

    Loĝejoj de la studentoj

 

    Ni foriris kun bona impreso pri la lernejo, kiu donas valorajn oportunojn al malriĉaj gejunuloj, inter ili multaj homoj de nacimalplimultoj. Por mi, kiu ĉiam taksis edukadon kiel la plej grava batalilo kontraŭ malriĉeco, viziti tiun lokon, kaj vidi edukadon ŝanĝantan vivojn de multaj junuloj estis tre kortuŝa sperto.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments