El Popola Ĉinio>头条新闻>

Bonfara agado inaŭgurita en Garze

| 2016-07-11
Bookmark and Share

 

    Matene de la 8a de julio en Kangding-gubernio de la provinco Sichuan komenciĝis grandskala bonfara agado Komuna Agado kun la Ĉina Koro al Garze. La agado, gvidata de la Departemento pri Unuecfronta Laboro de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, Oficejo de Laboro por Transmaraj Ĉinoj sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj Nacia Komisiono de Sano kaj Familia Planado, kolektis pli ol mil fakulojn kaj volontulojn por helpi dek guberniojn de Garze kaj Xiaojin-gubernion de Aba-a Tibeta kaj Ĉjang-a aŭtonoma subprovinco.

 

    La agado respondas al la alvoko de la centra registaro "Sana Ĉinio kaj preciza malriĉec-redukto" kaj memorfestas la 80an datrevenon de la venko de la Longa Marŝado de la Ruĝa Armeo.

 

    Dume la fakuloj kaj volontuloj liveros senpagan medicinan konsultadon, donacos donacojn kaj kuracadon al lokaj malsanuloj. Ili iros al Baili-templo kaj aliaj tibet-budhistaj temploj por doni volontulajn servojn.

 

    Estos starigita ankaŭ San-Instituto de Komuna Agado kun la Ĉina Koro al Garze. La fakuloj faros trejnojn kaj prelegojn por levi la longperiodan mekanismon de helpo al la lokaj medicinaj servoj.

 

    La agado daŭros ĝis la 15a de julio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments