El Popola Ĉinio>头条新闻>

Filmo memorfestas la 80an datrevenon de venko de Longa Marŝado

| 2016-07-12
Bookmark and Share

 

    La 5an de julio en Huangping-gubernio de Guizhou-provinco, sudokcidenta Ĉinio, okazis ceremonio de la nova filmo Longa Marŝado de Bosshardt. Produktado de la filmo estos finita espereble en oktobro kaj projekciita okaze de la 80a datreveno de la venko de la Longa Marŝado (oktobre de 1934 -- oktobre de 1936).

 

    La kuranta jaro signas la 80an datrevenon de la venko de la Longa Marŝado de la Ruĝa Armeo. La filmo priskribas la rakonton pri la brita misiisto Rudolf Alfred Bosshardt dum la Longa Marŝado. En oktobro 1934 la sesa arme-grupo de la Ruĝa Armeo sub la gvidado de la generalo Xiao Ke atingis Huangping de Guizhou, kaj en loka preĝejo li hazarde renkontiĝis kun Bosshardt, kiu iris al Huangping por viziti amikojn. Bosshardt ekhavis simpation al la Ruĝa Armeo kaj vojaĝis pli ol 5 000 kilometrojn dum 18 monatoj kun la sesa arme-grupo. Dume li helpis la Ruĝan Armeon sin liberigi el malfacila stato per traduko de franclingva mapo. Li estis atestanto de la Longa Marŝado.

 

    La filmo estas adaptita laŭ tiu nekonata fragmento de la historio. El vidpunkto de la fremdlandano ĝi prezentas kolizion kaj kunfandiĝon de oficiroj kaj soldatoj de la Ruĝa Armeo kun Bosshardt pri idealo kaj kredado kaj vivece bildigas la Ruĝan Armeon, kiu venkas malfacilojn kaj serĉas revolucian triumfon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments