El Popola Ĉinio>头条新闻>

Venas la tiel nomata decido de la arbitracio pri la Suda Ĉina Maro

| 2016-07-12
Bookmark and Share


Lu Kang prezidas la gazetaran konferencon.
 

    La 12-an de julio la tiel nomata arbitracia tribunalo pri la Suda Ĉina Maro faris la finan decidon, kiu estas kontraŭleĝa kaj nevalida. Pro tio, ke Ĉinio multfoje deklaras, ke la unuflanka arbitracio iniciatita de la antaŭa registaro de Filipinoj rompas la internacian juron, la arbitracia tribunalo ne havas jurisdikcion kaj Ĉinio ne akceptas nek agnoskas la arbitracion pri la Suda Ĉina Maro.

 

    Hieraŭ en la gazetara konferenco de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, proparolanto Lu Kang diris, ke pli kaj pli multaj landoj publike faras deklaron por subteni la pozicion de Ĉinio. Ankaŭ specialistoj diris, ke la unuflanka iniciato de la arbitracio de Filipinoj estas malbona uzado aŭ misuzado de la internacia juro.

 

    En la komencaj dek tagoj de julio, jenaj landoj jam esprimis subtenon kaj komprenon al Ĉinio: Kamboĝo, Angolo, Liberio, Madagaskaro, Papuo-Nov-Gvineo, Senegalo. Lu Kang diris, ke pli kaj pli multaj landoj subtenas la pozicion de Ĉinio pri la demando de la Suda Ĉina Maro. Ili subtenas, ke la koncernataj landoj solvu la disputojn per duflankaj intertraktoj, kaj ke suverenaj landoj povu elekti rimedon por trakti disputojn.

 

    Cai Congyan, vizitanta fakulo en Humboldt-Universitato en Berlino kaj profesoro pri la internacia juro en Xiamen-Universitato de Ĉinio, diris, ke la arbitracia tribunalo ne korekte komprenis la internacian juron nek taŭge analizis la intencon de la iniciato. Ĉinio kune kun Filipinoj kaj aliaj landoj de la Asocio de Landoj de Sudorienta Azio (ALSA) jam subskribis la Deklaracion pri Diversflankaj Agoj en la Suda Ĉina Maro, en kiu troviĝas mekanismo por solvi disputojn. Sed Filipinoj ne utiligis la mekanismon de la deklaracio. Ĉinio oponas, ke iu el la koncernataj flankoj unuflanke iniciatu arbitracion, sen plena eluzado de la ekzistantaj mekanismoj por solvi disputojn.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments