El Popola Ĉinio>头条新闻>

Theresa May elektita kiel ĉefo de la Konservativa Partio transprenos la rolon de ĉefministro de Cameron

| 2016-07-12
Bookmark and Share

 

    La 11-an de julio, en Londono, Britio, Theresa May, ŝtata sekretario pri internaj aferoj de Britio, faris paroladon en la malsupera ĉambro de la parlamento.

 

    Tiutage, Andrea Leadsom, unu el la du kandidatoj al la posteno de la ĉefo de la Konservativa Partio kaj ŝtata ministro pri energio ĉe la ministerio pri energio kaj klimata ŝanĝo, deklaris, ke ŝi retiriĝas de la kampanjo por la partiestreco. La Konservativa Partio sekve konfirmis, ke la nura kandidato estas Theresa May kaj tiel ŝi estas elektita kiel la ĉefo de la Konservativa Partio. David William Donald Cameron, brita ĉefministro tiam deklaris, ke li rezignos sian oficon en la 13-a kaj tiutempe Theresa May fariĝos la dua virina ĉefministro en la brita historio sekvante Margaret Thatcher.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments