El Popola Ĉinio>头条新闻>

Novnaskitoj evakuitaj pro inundo

| 2016-07-13
Bookmark and Share


La 12an de julio la du beboj ricevis fizikan ekzamenon en la hospitalo.
 

    En la lastaj tagoj multaj lokoj en suda Ĉinio suferis de inundoj. Pro senĉesa pluvego la vilaĝo Shengli de la urbo Xuancheng, Anhui-provinco, estis englutita de inundo. Du novnaskitoj, 5-taga kaj 13-taga, estis transigitaj kun siaj gepatroj al portempa loĝejo. Informiĝinte pri la novaĵo, la Hospitalo de Virinoj kaj Infanoj de la urbo tuj sendis aŭton por venigi ilin al si kaj doni al ili senpagan zorgon. (Fotoj de Wang Lei de la novaĵ-agentejo Xinhua)

 


La 12an de julio la patrino (maldekstre malantaŭe) kaj ŝia bebo estis fizike ekzamenitaj. Pro antaŭtempa akuŝo la bebo suferis ikteron de novnaskito, kaj nun ŝi jam resaniĝis danke al la zorgo de kuracistoj kaj flegistoj.
 
 

La 12an de julio la familio de la 5-taga bebo en ĉambro de intensa prizorgo de la hospitalo
 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments