El Popola Ĉinio>头条新闻>

Deklaro de Ĉinio pri la juĝo de la Arbitracia Tribunalo por la Suda Ĉina Maro

| 2016-07-14
Bookmark and Share

 

    Pri la juĝo, en la 12a de julio 2016 farita de la Arbitracia Tribunalo por la Suda Ĉina Maro, establita laŭ la unuflanka iniciato de Filipinoj, la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj solene deklaris, ke tiu ĉi juĝo estas sen valideco, sen limigiteco, kaj Ĉinio ĝin ne akceptas, nek agnoskas.

 

    Unue, la 22an de januaro 2013 la tiutempa registaro de Filipinoj unuflanke lanĉis arbitracion rilate al la disputo inter Ĉinio kaj Filipinoj pri la Suda Ĉina Maro. La 19an de februaro 2013 la ĉina registaro solene proklamis, ke ĝi ne akceptos, nek partoprenos la arbitracion starigitan de Filipinoj, kaj poste tiu starpunkto estis plurfoje ripetita.

 

    Due, la celo de la arbitracio unuflanke metita de Filipinoj estas malica; ĝi intencis nek solvi la disputon kun Ĉinio, nek gardi la pacon kaj stabilecon de la Suda Ĉina Maro, sed negi la suverenecon kaj marajn interesojn de Ĉinio en la Suda Ĉina Maro.

 

    Trie, la Arbitracia Tribunalo ignoris la esencon de la punktoj de la arbitracio metita de Filipinoj - la esenco estas suvereneco de teritorio kaj demarkacio de marolimoj.

 

    Kvare, la suvereneco de teritorio kaj la maraj interesoj de Ĉinio en la Suda Ĉina Maro, en kia ajn okazo, estas ne influata de la decido de la arbitracio, kaj plue, Ĉinio oponas kaj ne akceptas la starpunkton kaj agadon baziĝantajn sur tiu arbitracia juĝo.

 

    Kvine, la ĉina registaro ripetas, ke, ĉe disputo pri teritoria problemo kaj mara demarkacio, Ĉinio ne akceptas disputan solvorimedon el iu ajn tria partio kaj disputan solvoprojekton, kiu altrudus sin al Ĉinio.

 

(el ĈRI)

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments