E-kursoj kaj aktivaĵoj en la E-Kulturdomo Gresillon aŭguste

5 Esperanto-kursoj kaj interesaj aktivaĵoj estos aranĝitaj de la Esperanto-Kulturdomo Gresillon de sabato, la 6-a de aŭgusto, posttagmeze, ĝis sabato, la 13-a de aŭgusto 2016, tagmeze, opcie: tuttaga ekskurso en dimanĉo, la 14-an de aŭgusto 2016.
Kursoj:
A1/A2 Marion Quenut (Okcitanujo): "Ni kuneku!";
B1 Christophe Chazarein (Francujo): "Trans la sojlon de la lingvo";
B1+ Przemek Wierzbowski (Polujo): "La Bjalistoka Metodo";
B2 Tim Morley (Britujo): "Paroligo kaj Polurigo";
C1 Mikaelo Bronŝtejn (Rusujo): "Impulso";
NB: Christophe centralizas la lernantojn kaj taksas ilian nivelon antaŭ la staĝo per skriba kaj parola testo.
Pliaj aktivaĵoj:
Kantateliero kun Ĵomart kaj Nataŝa;
Aktiveco por senstreĉiĝo: Jogo kun Marie Savary;
Koncerto de Mikaelo Bronŝtejn kun versoj kaj historietoj merkrede 20h30;
Koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa marde 20h30;
Konferencoj pri diversaj temoj (E-movado, historio kaj politiko, Eroŝenko, rusaj verkistoj kaj poetoj...);
Malkovro de la regiono posttagmeze, turisma vizito ĉirkaŭ Baugé.
Libroservo surloke:
La retadreso: http://gresillon.org/libroservo.
Opcio:
Tuttaga ekskurso al la fama Luar-valo, al Amboise kaj Chenonceau dimanĉe, la 14-an de aŭgusto, aldona tranokto kaj foriro de Greziljono lunde matene, la 15-an de aŭgusto 2016.
(el Esperanto-Kulturdomo Gresillon)
Redaktoro: Wang Lihua
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat